Gare de Lyon

fervoja stacidomo en Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gare de Lyon (pariza metrostacio).

Gare de Lyon [ɡaʁ də ljɔ̃], oficiale Paris-Gare de Lyon (france Paris-Gare-de-Lyon) estas unu el la sep grandaj stacidomoj de SNCF en Parizo. Ĝi ankaŭ estas stacidomo de RER de Francilio. Ofte simple nomata france Gare de Lyon, ĝi situas en la 12-a arondismento. Ĝi estas la tria stacidomo de Parizo koncerne ties trafikon (ĉirkaŭ 83 milionoj da vojaĝantoj en 2002), kaj la dua koncerne trajnojn de ĉefaj linioj (31,8 milionoj, inkluzive de TGV, post Gare du Nord).

Gare de Lyon
Vaporlokomotivo en Gare de Lyon (1989)
Vaporlokomotivo en Gare de Lyon (1989)
kapostacio • stacio sur tera surfaco • S-Bahn station • fervoja stacidomo
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 12-a
Geografia situo 48° 50′ 45″ N, 2° 22′ 26″ O (mapo)48.84586517592.37392601967Koordinatoj: 48° 50′ 45″ N, 2° 22′ 26″ O (mapo)
Gare de Lyon (Parizo)
Gare de Lyon (Parizo)
DEC
Gare de Lyon
Gare de Lyon
Gare de Lyon
Situo sur mapo de Parizo
Map
Gare de Lyon
Ecoj
Trakoj 22
Kajoj 13
Tarifa zono IDF/1
Jara trafiko 27 505 309 vojaĝantoj (2021) RATP
102 024 783 vojaĝantoj (2022) SNCF
Historio
Malfermo Surfaco: 12-a de aŭgusto 1849, nuna 1900
: 9-a de decembro 1977
: 24-a de septembro 1995
Arkitekto Marius Toudoire
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Surfaco: SNCF
: SNCF
: RATP
Trafikanto Surfaco: SNCF
 : SNCF
: RATP
Kodo UIC 87686006
87686030 (subtera)
Trajno-linioj  ·  · 
 · 
Interkonektoj
Metro-linioj M01 · M14
Pliaj informoj
En TTT Gare de Lyon ĉe "SNCF"
vdr

Ĝi estas stacidomo de ĉefaj linioj priservanta grandan Sud-Orientan kvaronon de Francio kaj interajn regionojn, interalie urbojn Belfort kaj Montbéliard (pere de stacidomo de Belfort - Montbéliard TGV), Besançon, Dijon, Liono, Grenoble, Valence, Annecy, Chambéry, Modane, Bourg-Saint-Maurice, Saint-Gervais-les-Bains, Évian-les-Bains, Avignon, Saint-Étienne, Marsejlo, Toulon, Nico, Montpellier kaj Mulhouse, kaj internacia stacidomo priservanta konektojn kun Ĝenevo, Laŭzano, Neŭŝatelo, Berno, Bazelo kaj Zuriko en Svislando, kun Torino, Milano, Venecio en Italio, kun Freiburg im Breisgau en Germanio, kaj depost la 15-a de decembro 2013, kun Barcelono en Hispanio.

fasado de la stacidomo
Areoj priservataj de stacidomoj de Parizo

Gare de Lyon estas kapostacio de TGV en direkto al Sud-Orienta Francio, interalie al Rodano-Alpoj kaj Mediteranea regiono, kaj al interaj kaj najbaraj regionoj. Ĝi ankaŭ estas stacidomo de Transilien priservanta la Sud-Orientan parton de la Pariza regiono per linio R de Transilien (linioj Parizo-Montereau tra Héricy, Parizo-Montereau tra Fontainebleau kaj Moret kaj fine Parizo-Montargis).

Gare de Lyon formas parton de Linio A kaj Linio D de RER kaj provizas interkonekton kun linioj 1 kaj 14 de la Metroo de Parizo.

  • Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,000 de la linio Paris-Lyon - Marseille-St-Charles (830000).
  • Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 005,236 / 005,266 de la linio Paris-Nord - Paris-Gare-de-Lyon (981000).
Kapostacioj de Parizo

Interkonektoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti