Navacepedilla de Corneja

(Alidirektita el Garganta de los Hornos)

Navacepedilla de Corneja [nabazepeDIlja dekorNEĥa] estas municipo en la centro-sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Navacepedilla de Corneja estas rilatebla etimologie al la rivero Corneja (korniko), kiu trafluas la teritorion per sia plej kruta fluejo.

Navacepedilla de Corneja
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05151
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 94  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 5° 11′ U (mapo)40.4858066-5.1843419Koordinatoj: 40° 29′ N, 5° 11′ U (mapo) [+]
Alto 1 255 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navacepedilla de Corneja (Provinco Avilo)
Navacepedilla de Corneja (Provinco Avilo)
DEC
Navacepedilla de Corneja
Navacepedilla de Corneja
Situo de Navacepedilla de Corneja
Navacepedilla de Corneja (Hispanio)
Navacepedilla de Corneja (Hispanio)
DEC
Navacepedilla de Corneja
Navacepedilla de Corneja
Situo de Navacepedilla de Corneja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navacepedilla de Corneja [+]
vdr
Navacepedilla de Corneja en la provinco Avilo.
Panoramo.
Granitrokegoj. Fone Garganta de los Hornos.
Strateto de Navacepedilla de Corneja.
Montopasejo Chía [ĈIa].

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Navacepedilla de Corneja kaj Garganta de los Hornos (popole konata kiel La Aldea -La Domaro-). Ĝi okupas totalan areon de 29,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 91 loĝantojn. Ĝi perdis 750 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 62 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villafranca de la Sierra, Casas del Puerto, San Martín de la Vega del Alberche kaj Garganta del Villar. Ĝi kuŝas sur la sudokcidenta deklivaro de La Serrota kaj sur la norda deklivaro de la Sierra de Villafranca, inter la fluejoj de Corneja kaj la rojo kiu venas el Montopasejo Chía [ĈIa]. Proksimume la duono de la teritorio estas protektita, formante parton de la natura loko de Sierras de la Paramera y Serrota.

La montopasejo Puerto Chía (1663 m) estas natura komunikilo inter la Valo de Corneja (Valdecorneja) kaj la Supra Valo de Alberche pere de ŝoseo inter Navacepedilla de Corneja kaj San Martín de la Vega del Alberche. Ĝi separas la montarojn de Villafranca kaj de La Serrota. Ĝi utilas kiel jurisdikcia limo inter Villafranca de la Sierra kaj San Martín de la Vega del Alberche.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). La preĝejo enhavas interesajn retablojn. Estas ankaŭ Ermitejo de Sankta Johano Baptisto en La Aldea, akvomuelejoj ĉe Corneja, interesa tipa placo kaj sektoroj de pavimpado de transmigra brutobredado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti