La garifuna lingvo, ankaŭ konata sub la nomoj kariba nigra kariba ( ISO 639-3 kab) estas aravaka lingvo parolata en Honduro, Gvatemalo kaj Belizo . La lingvo ankaŭ estas parolata en Nikaragvo, sur la Miskita Marbordo.

Garifuna lingvo
lingvo • moderna lingvo
Ta-Arawakan
Parolantoj 190 000
Lingvistika klasifiko

Lingue arawak
Lingue maipure
Lingue maipure settentrionali
Lingue caraibiche
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 cab
  SIL cab
  Glottolog gari1256
Angla nomo Garifuna
Franca nomo garifuna
vdr

La lingvo estas parolata de la posteuloj de la aravakoj, kiuj en la 18-a jarcento devis fuĝi la insulon Sankta Vincento ( Karibio) kaj ekloĝis sur la marbordoj de Centra Ameriko. Garifuna estas sinonimo de zambo (mestizo de nigrulo).

La garifuna lingvo jam delonge devas suferi diskriminacion kaj superregadon de eŭropaj lingvoj kaj ankoraŭ estas minacata al formorto. Ĝi kutime ne ĉeestas en lernejaj sistemoj kaj estas instruata en nur unu vilaĝo.

Vorttrezoro redakti

La vortotrezoro estas formita jene:

  • 45% aravaka (igñeri)
  • 25% kariba (kallínagu)
  • 15% franca
  • 10% angla
  • 5% hispanaj aŭ anglaj teknikaj terminoj

Estas ankaŭ kelkaj vortoj el afrikaj lingvoj en la garifuna.

Unesko-listo de nemateria heredaĵo redakti

La garifuna lingvo estis enskribitia en la liston de parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro kune kun sia muziko kaj danco. La lingvo riĉas je tradiciaj rakontoj (úraga) rakontitaj en sociaj renkontiĝoj[1]. Ŝablono:UNESCO immateriale

Noto redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Lingua garifuna en la itala vikipedio, listo de aŭtoroj.

Referencoj redakti