Garni (armene "Գառնի") estas vilaĝo de la armena provinco Kotajko situanta je 32 km de Erevano, ĉefurbo de Armenio, tre fama pro ĝia fortikaĵa komplekso. Ĉar ĝi troviĝas ĉe la vojo al la fama monaĥejo Geghard (7 km pli sudoriente), ricevas multajn vizitantojn.

Garni
village in Armenia
Administrado
Poŝtkodo 2215
Demografio
Loĝantaro 8 111  (2020) [+]
Loĝdenso 243 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 44° 43′ O (mapo)40.11944444444444.723055555556Koordinatoj: 40° 7′ N, 44° 43′ O (mapo) [+]
Alto 1 400 m [+]
Areo 33,42 km² (3 342 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Garni (Armenio)
Garni (Armenio)
DEC
Garni
Garni
Situo de Garni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garni [+]
vdr
geografia situo de Garni
geografia situo de Garni
Garni

Historio redakti

En la tria jarmilo antaŭ Kristo estis konstruata la unua fortikaĵo en facila defendebla loko en unu de la kurboj de la rivero Azato. Ĝi estis konkerata en la 8-a jarcento a.K. de la urarta reĝo Argiŝto la 1-a kaj la loko fariĝis militbazo kaj somera reĝa rezidejo. Post tiu momento konstruiĝis pluraj konstruaĵoj kiel la reĝa palaco, la banejoj kaj la plej bone konservata konstruaĵo, templo simila al Partenono. Menciindas la publikaj banejoj kiuj troviĝas norde de la komplekso, kiu havis klimatizilon kiu ankoraŭ konserviĝas. La interna etaĝo estas dekoraciata per buntaj mozaikoj kun skribaĵoj kaj pentraĵoj de la greka mitologio kiaj Tetiso. En unu el la grekalfabetaj skribaĵoj kiuj ankoraŭ bone konserviĝas legeblas: ΜΗΔΕΝ ΛΑΒΟΝΤΕΣ ΗΡΙΑΣΑΜΕΘΑ ΚΑΝΕΝΑ ΝΕΚΡΟ ΔΕ ΜΑΣ ΕΔΩΣΕ Η ΘΑΛΑΣΣΑ ΟΥΤΕ Ο ΩΚΕΑΝΟΣ (Ni ricevas ian ajn mortinton nek de la maro nek de la oceano).

 
Mozaiko de la planko de publika banejo de Garni kun la bildo de. Pentrata inter la 1-a kaj 3-a jarcentoj a.K.

Templo de Garni redakti

La Templo de Garni estis konstruata en la 1-a jarcento p.K. de la reĝo Tiridates la 1-a de Armenio kaj eble financata per mono ricevata de la romia imperiestro Nerono dum lia vojaĝo al Romio. La templo eble estis dediĉata al la azia dio Mitrao. La plafono estas tenata de 24 kolonoj havantaj ĥoniajn kapitelojn kaj subterajn etaĝojn. Spite al aliaj grekoromiaj temploj, tiu templo estis konstruita el bazalto. En 1969 estis detruita de tertremo. La plejparto de la pecoj restis samloke ĝis ĝia rekonstruado inter 1969 kaj 1979.

 
Garni, Kotajko

En la lastaj jaroj naskiĝis nova teorio inter kelkaj arkeologoj. Tiuj lastaj asertas ke la konstruaĵo ne estis vera templo sed maŭzoleo al armen-romia reganto, eble Sohaemus. En tiu kazo ĝi eble konstruiĝis ĉirkaŭ la jaro 175 kio estas unu jarcento pli frue ol tio indikita de la unua kaj plej akceptata teorio.

Aliaj vidindaĵoj redakti

Post la adoptado de la kristanismo kelkaj preĝejoj kaj lapalaco de la katolikoso ankaŭ konstruiĝis en tiu areo ĉirkaŭ la fortikaĵo, sed nuntempe estas ruinoj kiel la plimulto de la aliaj konstruaĵoj, escepte de la templo.

Aliaj vidindaĵoj de Garni ekster la fortikaĵa komplekso inkluzivas la preĝejojn al la Dipatrino kaj Mesrop Maŝtoc krom la ruinoj de la monaĥejo Havuc Tar kelkajn kilometrojn sudoriente de la vilaĝo.

La Gorĝo de Garni situas je 23 km oriente de Erevano kaj tuj ĉe Garni mem. Sur promontoro super la interkrutejo oni povas vidi la templon de Garni.

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti