Garono

rivero de Katalunio kaj de Francio

Garono, franclingve Garonne [garon], okcitanlingve Garona [garuno], estas unu el la plej grandaj almaraj riveroj de Francio kun longo je 647 km.

Garono
Garono...en Tuluzo
almara rivero
Bazaj informoj
Longeco 529 km
Akvokolekta areo 55 000 km²
Averaĝa trafluo 650 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 860 m
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj en Francio
Map
Rivero en Eŭropo
vdr
Mapo

Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando. Ĝiaj fontoj situas en la Arana valo (hispanio) kaj Aneto (monto) (Hispanio) aŭ pli ekzakte kataluna parto de la montaro Pireneoj, kaj ĝi finiĝas en la atlantika oceano apud Bordozo. Eta montara torento je ĝia komenco, ĝia fina parto (elfluejo) estas tre larĝa : preskaŭ 10 km. Ĝi trafluas grandajn urbojn kiel Tuluzo, Agen, aŭ Bordozo. Ĝia estuaro komuna kun la Dordogne nomiĝas Ĝirondo.

La Apudgarona Kanalo aŭ pli koncize Garona Kanalo - france Canal de Garonne, antaŭe nomita Canal Latéral de la Garonne, do "flanka kanalo de la Garono" - estas kanalo en Francio, konstruita en la 19-a jarcento. Ĝi konektas la urbon Tuluzo al la komunumo Castets-en-Dorthe, 45 kilometrojn sude de Bordozo.