Garou - naskiĝis la  26-an de junio 1972(nun 1972-06-26) en Sherbrooke, Kebekio, do nun estas 51-jara - estas kanada popmuzika kantisto. En la malferma ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010 li prezentis la kanton Un peu plus haut, un peu plus loin ("iom pli alte, iom pli fore").

Garou (Pierre Garand)
en 2006
en 2006
Bazaj informoj
Naskonomo Pierre Garand
Naskiĝo 26-an de junio 1972 (1972-06-26) (51-jaraĝa)
en Sherbrooke
Ĝenroj popmuziko
Instrumentoj voĉo, piano, gitaro
Aktivaj jaroj 1997 ĝis nun
Retejo www.garouofficiel.com
Persona informo
Naskonomo Pierre Garand
Aliaj nomoj Garou
Lingvoj franca
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo kantistomuzikistoaktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.garouofficiel.com
vdr

Biografio redakti

En aĝo de kvin jaroj Pierre Garand lernis ludi pianon. En la mezlernejo li estis gitaristo en lernejana muzikgrupo. Komence de la 1990-aj jaroj li membriĝis en la kanada armeo kiel trumpetisto. Poste li havis diversajn profesiajn okupojn kaj krome vespere muzikis en restoracioj kaj trinkejoj. Meze de la 1990-aj jaroj li fondis la muzikgrupon The Untouchables ("la netuŝeblaj"). En 1997 li invitiĝis en Parizo aktori kaj kanti en muzikalo Notre-Dame de Paris laŭ samnoma romano de Victor Hugo - la rolon de Quasimodo, korpe deformita sonorilisto de la katedralo. La kanzona albumo de la muzikalo dum 17 semajnoj estis la plej multe vendata muzika albumo en Francio, kaj la prezentoj eksterordinare popularaj.

En 2000 aperis lia unua soloa albumo Seul ("sole") kaj jaron poste la dua albumo Seul ... avec vous ("sole ... kun vi"). Duope li kantis interalie tre sukcese kun Céline Dion kaj kun Michel Sardou. En 2008 aperis lia unua anglalingva albumo.

Ekde 2007 li vivas kun la franca kantistino kaj aktorino Lorie.

Diskografio redakti

  • 2000 Seul
  • 2001 Seul ...Avec Vous
  • 2003 Reviens
  • 2006 Garou
  • 2008 Piece of my soul
  • 2009 Gentleman Cambrioleur

Eksteraj ligiloj redakti