Almeida Garrett

(Alidirektita el Garrett)

João Baptista da Silva Leitão de Almeida Garrett (Porto, 1799-Lisbono, 1854), studis juron en Koimbro, kie li elgradiĝis en 1821. Politike li favoris al la liberalismo, kaj laŭ tiu pensmaniero li agadis kiel parlamentano kaj ĵurnalisto. Li devis fuĝi al Anglujo post la fiasko de la tiel nomata Vila-Francada, liberalisma ribelo okazinta en Vila Franca de Xira (1823). Dum ekzilo li spertis plian kontakton kun la angla literaturo, ricevante influon de romantikaj verkistoj kiel Byron kaj Walter Scott. En 1825, li publikigis la poemon Camões, verko kiu enkondukis romantikismon en Portugalujon. Tiam Garrett travivis sian ekzilon en Francujo. Iom da tempo li reiris al Portugalujo, sed surtroniĝis Dom Miguel. Tiam Garrett iris returne al Anglujo. En 1832, li partoprenis la trupojn de Pedro la 4-a, kiu sukcesis venki sian fraton, Mikaelo la 1-a. Kun la venko de la liberaluloj, Garrett laboris kiel diplomato kaj estris la politikajn klopodojn por revivigo de la teatro en Portugalujo.

Almeida Garrett
Persona informo
Naskonomo João Baptista da Silva Leitão de Almeida Garrett
Naskiĝo 4-a de februaro 1799
en Porto, Portugalujo
Morto 9-a de decembro de 1854
en Lisbono, Portugalujo
Mortokialo Infarkto
Tombo Church of Santa Engrácia
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Alma mater Universitato de Koimbro
Subskribo Almeida Garrett
Okupo
Okupo verkisto, teatrologo, poeto, politikisto
Stilo romantikismo
vdr

Verkoj de Garrett redakti

Poezio redakti

Estas poeziaj verkoj de Garrett Retrato de Vênus (1821), Camões (1825), Dona Branca (1826), Adozinha (1828), Lírica de João Mínimo (1829), Romanceiro (1843-1851), Flores sem fruto (1845) kaj Folhas caídas (1853).

Prozo redakti

Menciindas ĉe la fikcia prozo de Garrett Arco de Santana (1845-1850) kaj Viagens na minha terra (Veturado tra mia lando) (1846).

Teatro redakti

Viciĝas kiel teatraĵoj de Garrett Katono (1822), Mérope (1841) Um auto de Gil Vicente (1838), Dona Filipa de Vilhena (1842), O alfageme de Santarém (1842), Frei Luís de Sousa (1844), kaj aliaj.

Aliaj projektoj redakti