Gary Hug
usona amatora astronomo
Gary HUG estas usona amatora astronomo kaj abunda malkovranto de asteroidoj.
Gary Hug | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1950 (73-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Kun sia kolego Graham E. Bell li laboras en la Observatorio Farpoint apud Eskridge (Kansaso), elde kiu, laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 287 asteroidojn.[1] Li ankaŭ kunmalkovris la periodan kometon 178P/Hug-Bell. Kun Graham E. Bell, li kunricevis la Premion Edgard Wilson en 2000 pro tiu malkovro[2]
En 2009 li gajnis subvencion "Shoemaker Near Earth Object Grants"[3] per kiu li akiris novan ŝargkuplitan fotilon por teleskopo de 22 coloj ĉe sia propra Observatorio Sandlot en Scranton (Kansaso).
Notoj kaj referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Gary Hug, el la paĝaro de The Planetary Society
- angle Ĉaso al la asteroidoj elde kampo en Kansaso, ibidem
- angle Observatorio Sandlot de Gary Hug, ibidem
- angle Spurado de Asteroidoj elde ĝardeno en Kansaso ; elde npr
- Tiu amatora astronomo konstruas observatorion en sia ĝardeno, el Popular Science