Gasfornelo estas kuirilo kun kelkaj (ordinare 4) gasflamingoj kaj (eble) bakujo. La gasfornelon oni uzas por prepari manĝaĵon praktike per ĉiuj eblaj manieroj (kuiri, vaporkuiri, friti, stufi, baki).

Gasfornelo
Fajro de gasflamingo

La tergaso en la flamingojn iras el urba gasreto aŭ el gasboteloj. Se oni uzas gasbotelojn kun la densigita brulgaso, do necesas gasreduktilo. Ŝanĝado de grandeco de flamo realiĝas per ŝanĝado de la gasfluo iranta en la flamingon. La gaso trairas disigilon de la flamingo, eliras tra flankaj truetoj, miksiĝas kun aero kaj flamiĝas.

Bruligo de la flamingo estas permana (per alumetoj, flamigiloj) aŭ piezoelektra. En la plej perfektaj modeloj ekzistas kontrolilo por malŝalti la gason (kiam fajro estingiĝas, fermiĝas debito de la gaso), termostato por reguli temperaturon.

Vidu ankaŭ redakti