Malfermi la ĉefan menuon


Gasminejo estas aro de gaskuŝejoj, ligitaj al komuna surfaca tereno kaj kontrolataj per komuna struktura elemento.

KlasifikoRedakti

Gasminejoj povas esti unutavolaj kaj plurtavolaj. En la sekco de plurtavola gasminejo en la sama areo haveblas kelkaj gaskuŝejoj, kiuj situas unu sub alia, je malsamaj profundecoj. Iuj gaskuŝejoj povas havi propran gasakvan kontakton. En iuj intervaloj de la sekco de la sama gasminejo povas ĉeesti kuŝejoj de malsamaj tipoj, dume kiel gasohavaj tavoloj povas servi malsamdevenaj kolektujoj — kavernaj, intergranulaj, fendaj. Plejparto de la gasminejoj grupiĝas en gasaj zonoj, ofte renkontiĝas en gasaj aŭ gasonaftaj distriktoj (volbaj levaĵoj, interneplatformaj depresioj ktp) de la geosinklinala (intermontaj depresioj, mezaj masivoj) kaj transira (antaŭmontaj fleksejoj kaj depresioj) tipoj.

EkspluatadoRedakti

La plurtavolaj gasminejoj estas ekspluatataj aparte — per putoj boritaj por ĉiu horizonto kaj per putoj, kiuj samtempe malfermas ĉiujn kuŝejojn. Dum la aparta ekspluatado por malpliigi la nombron de la putoj oni ofte uzas disigilojnen. Tiukaze gaso el la malsupra horizonto iras al fontanaj tuboj, dum tiu el la supra horizonto sekvas al ekstertubejo.

La gasminejoj estas ekspluatataj sen subtena premo, uzante la naturan premon.

Ofte ilia gaso enhavas 94-99% da metano kaj iom da etano kaj propano. Pli pezaj hidrokarbonoj plej ofte ĉeestas forme de spuroj. En la gaso de la gasminejoj haveblas ankaŭ CO2, N2, H2S, He.

LiteraturoRedakti

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Газовое месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 80. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭRedakti