Premreduktilo

(Alidirektita el Gasreduktilo)

Premreduktilo estas aparato por redukti la premon de la gaso aŭ gasa miksaĵo troviĝanta en iu ajn ujo (ekz. en gasbotelo aŭ gaskondukilo), ĝis la necesa kaj por memregante teni tiun premon konstanta, sendepende de ŝanĝiĝado de la gaspremo en gasbotelo aŭ gaskondukilo.

Gasboteloj kun premreduktiloj

Entute la premreduktiloj dividiĝas je tiuj de bruligeblaj kaj nebruligeblaj gasoj. La premreduktiloj por bruligeblaj gasoj (metano, hidrogeno ktp) havas maldekstran ŝraŭbaĵon por preventi senatentan kunigon de premreduktilo funkciinta kun bruligeblaj gasoj al oksigena gasbotelo. La gasboteloj kun noblaj gasoj (heliumo, azoto, argono ktp) havas dekstran ŝraŭbaĵon, same kiel la gasboteloj kun oksigeno. Do, por la noblaj gasoj oni povas uzi la oksigenajn gasreduktilojn.