Gatĉino

urbo en Rusio


Gatĉino (ruse Гатчина) estas urbo en Leningrada provinco en Rusio. La urbo estas ĉe rivero Iĵora (Ижора).

Gatĉino
Гатчина ruse
urbo
urbo • city/town in Russia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Rusio
Provinco Leningrada
Distrikto Gatĉina
Fondita 1500
Urborajto ekde 1796
Telefonkodo +7 81371
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 94 447  (2018) [+]
Loĝdenso 3 285 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 34′ N, 30° 7′ O (mapo)59.5684130.122892Koordinatoj: 59° 34′ N, 30° 7′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 28,75 km² (2 875 ha) [+]
Gatĉino (Leningrada provinco)
Gatĉino (Leningrada provinco)
DEC
Gatĉino
Gatĉino
Situo de Gatĉino
Gatĉino (Eŭropa Ruslando)
Gatĉino (Eŭropa Ruslando)
DEC
Gatĉino
Gatĉino
Situo de Gatĉino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gatchina [+]
vdr

La urbo estis fondita en la jaro 1500 (menciita en Novgoroda kroniko kiel vilaĝo Ĥotĉino)[1]. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1796.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 59°34' norde, longitudo 30°08' oriente. Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 41420.

La interurba telefona kodo estas 81371, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en 2005).

Loĝantaro redakti

En la jaro 1959 la urbo havis 36,7 mil loĝantojn. En 2002 la urbo havis 88,4 mil loĝantojn.

Eble duono de la loĝantaro nur noktumas kaj feritagas en Gatĉino, laborante en Sankt-Peterburgo. La urbojn ligas frekventaj apudurbaj trajnoj kaj busoj. Novajn loĝantojn logas al Gatĉino freŝa aero, belaj ĉirkaŭaĵoj kaj malpli multekostaj loĝejoj.

Historio redakti

 
La kastelo Gatĉino

Gatĉino unuafoje menciiĝis dum la jaro 1500[1]. Origine la loko apartenis al Novgorodo, post ties konkero ankaŭ Gatĉino ekapartenis al la Granda Duklando de Moskvo. Dumtempe la urbo, kiel la tuta regiono Ingrio, inter la jaroj 1583-1595 kaj 1617-1721 apartenis al Svedio. Caro Petro la Granda donacis la lokon al sia fratino Natalija. Dum la jaro 1765 la carino Katarina la Granda donis la lokon al sia favorito, grafo Grigorij Orlov, kiu ĉi tie konstruigis kastelon de 600 ĉambroj, kiu, unuafoje en Rusio, estis ĉirkaŭita de angleca pejzaĝa parko. La arkitekto Antonio Rinaldi inter la jaroj 1777 kaj 1782 ĉe la parka enirejo konstruigis grandan triumfan arkon. La kastela interno estas dekorita en klasicisma stilo kaj konceptiĝis de Antonio Rinaldi kaj Vincenzo Brenna. Italaj kaj rusaj metiistoj kreis la la internan dekoron kun plafonaj pentraĵoj, pargetaj plankoj kaj italaj mebloj.

 
Ĉesma-galerio por grandduko Paŭlo, en novklasicisma stilo, 1790-aj jaroj

Kiam grafo Orlov mortis dum la jaro 1783, la carino aĉetis la kastelon de la heredantoj kaj pludonis ĝin al sia filo, la pli posta caro Paŭlo la 1-a. Tiu dum la 1790-aj jaroj instigis ŝanĝetojn en novklasicisma stilo pri la kastela fasado kaj en la parko aldonis plurajn pontojn kaj paviljonojn. Post la morto de caro Paŭlo la kastelo komence restis neuzata. Nur Aleksandro la 3-a denove deklaris ĝin cara rezidejo. La lasta rusia caro, Nikolao la 2-a, ĉi tie pasigis sian junecon. Post sia abdiko dum la jaro 1917 li dumtempe estis arestita en Gatĉino.

Dum la jaro 1923 la urbo laŭ la revoluciulo Lev Trockij estis renomita Trock (ruse Троцк). Sed kiam Trockij deklariĝis malamiko de la bolŝevisma reĝimo de Sovetio, dum 1929 la urbo ricevis la nomon Krasnogvardejsk (ruse Красногвардейск), kaj dum la jaro 1944 rericevis la originan nomon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti