Gavrilo Princip

bosno, kiu sukcese atencis Kronprincon Francisko Ferdinando de Aŭstrio-Hungario

Gavrilo Princip (naskiĝis la 25-an de julio 1894 en Oblej, Bosnio, mortis la 28-an de aprilo 1918) estis serba dekstra naciisto, kies murdatako kontraŭ la aŭstra-hungara tron-sekvanto, arkiduko Franz Ferdinand kaj lia edzino Sophie en Sarajevo la 28-an de junio 1914, donis la kaŭzon por la aŭstroj iniciati militon kontraŭ Serbio. Tiel komenciĝs la unua mondmilito.

Gavrilo Princip
Gavrilo Princip en prizona ĉelo en Terezín.
Gavrilo Princip en prizona ĉelo en Terezín.
Naskiĝo 25-an de julio 1894
Obljaj, Bosnio kaj Hercegovino, Aŭstrio-Hungario
Morto 28-an de aprilo 1918
Terezín, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Kaŭzo Atenco kontraŭ Franz Ferdinand d'Este
Akuzo(j) murdo de Franz Ferdinand
Puno 20-jara puno de senigo de libereco
Stato morta
vdr
Tiu ĉi bildo estis foje konsiderata kiel arestado de Princip. Pli poste estis konfirmite, ke temas pri preterpasanto, kiu estis kaptita, kiam li klopodis savi Principon de linĉado. Estas interese, ke li havis germanan ŝtatanecon.

Vivo redakti

Princip estis unu el la 9 infanoj de poŝtisto (leterportisto), el kiuj 6 mortis jam en la infana aĝo. Li vizitis lernejojn en Tuzla kaj Sarajevo kaj forlasis Bosnion en majo 1912, por ke li plulernu en Beogrado. Tie li iĝis ano de serb-amika grupo "Mlada Bosna" (Juna Bosnio), kiu agadis por unuiĝo de Bosnio kun Serbio. La grupo estis armita de la sekreta asocio "Nigra Mano", kiu havis kontaktojn al la serbaj armeaj, registaraj, nobelaj grupoj. Post la pasado de la aŭstra ultimato al Serbio, en kiu ili postulis procesojn kontraŭ la serbaj komplotistoj, komenciĝis la unua mondmilito (28-a de junio 1914).

La murdatako redakti

Gavrilo kaj du helpantoj, Nedjelko Cabrinovic kaj Trifko Grabez, veturis el Beogrado al Sarajevo kaj tie renkontiĝis kun 6 pliaj komplotistoj. La grupogvidanto estis Dragutin Dimitrjeviĉ, gvidanto de la serba armea sekretservo; nur li havis spertojn pri armiloj. Unu grupano provis pafi el alta fenestro, sensukcese pro la granda pafdistanco. La dua grupano ĵetis bombon (laŭ aliaj informoj nur stangon da dinamito) sur la aŭton de la tronheredonto, li tamen misĵetis, la dua aŭto eksplodis, mortigante ties ŝoforon kaj vundante la ensidantojn. La atakisto provis eskapi, sed la homamaso mortbatadis lin. La pliaj grupanoj pro la homamaso ne havis ŝancon, proksimiĝi al Franz Ferdinand, tiel la komploto ŝajnis sensukcesa por ili. Sed la tronheredonto decidis pluveturi kaj viziti la viktimojn de la atako en hospitalo.

Poste, kiam li konsideris la tutan agadon kiel perdita, estis ĉitempe en kafejo de Moritz Schiller por sandviĉo, kiam li ekvidis la aŭtomobilon de Ferdinand preterveturi tra erara direkto. Kiam la ŝoforo konstatis tion, li bremsis kaj komencis retroveturi. Dum tio la aŭtomobilo malrapide preterpasis la atendantan Principon. Tiu ekpaŝis ek, eltiris la armilon kaj el distanco de proksimume unu metro kaj duono li kelkfoje ekpafis kontraŭ la aŭtomobilo. Franz Ferdinand estis trafita en la kolon kaj Žofie en la ventron. Žofie, pri kiu oni pli poste konstatis, ke ŝi estis graveda, mortis tuj. Ferdinand vokis ŝin „Sopherl! Sopherl! Sterbe nicht! Bleibe am Leben für unsere Kinder!“ (Sofinjo! Sofinjo! Ne mortu! Restu viva por niaj infanoj!), rapide senkonsciiĝis kaj post alveturo en malsanulejon li mortis.

Ĉar Princip dum la tempo de atako estis tro juna, por ke li estu kondamnita al morto, li ricevis la plej grandan punon, 20-jaran prizonon, kiun li devis plenumi en la punejo de Theresienstadt (Bohemio). Li mortis tie en 1918 pro tuberkulozo.

Eksteraj ligiloj redakti