Gayatri Chakravorty Spivak
Gayatri Chakravorty Spivak aŭ Gajatri Ĉakravorti Spivak (naskiginta la 24-an de februaro 1942) estas hinda literatura teoriulo, filozofo kaj universitata profesoro en Universitato Kolumbio, kie ŝi estas fondinta membro de Institute for Comparative Literature and Society (Instituto por Kompara Literaturo kaj Socio.[1] Ŝi estas plej konata pro la eseo "Can the Subaltern Speak?" "Ĉu la subalterno povas paroli?" konsiderita fondoteksto de postkoloniismo; kaj pro ŝia traduko de, kaj enkonduko al la eseo de Jacques Derrida nome De la grammatologie. En 2012 ŝi estis premiita per la Kiota Premio en Artoj kaj Filozofio pro esti "kritika teoriulo kaj edukisto parolanta por la filozofia fakultato kontraŭ intelekta koloniismo rilate al la tutmondigita mondo".[2] Ŝi ricevis la Padma Bhushan, la trian plej altan civilan premion donitan fare de la Respubliko Barato, en 2013.[3]
Gayatri Chakravorty Spivak | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1942 (82-jaraĝa) en Kolkato, Bengal Presidency, Brita Hindio | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kolkato • Universitato de Iovao • Universitato Cornell • Lady Brabourne College • Girton College • St. John's Diocesan Girls' Higher Secondary School vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • filozofo • universitata instruisto • tradukisto • literaturkritikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Spivak estas plej konata pro siaj nuntempaj kulturaj kaj kritikaj teorioj por defii la "heredaĵon de koloniismo" kaj la maniero per kiu legantoj engaĝiĝas kun literaturo kaj kulturo. Ŝi ofte temigas la kulturajn tekstojn de tiuj kiuj estas marĝenigitaj fare de domina okcidenta kulturo: la nova enmigrinto, la laborista klaso, virinoj, kaj aliaj tavoloj de la subalternaro.[4]
Libroj redakti
Sciencaj redakti
- Myself, I Must Remake: The Life and Poetry of W.B. Yeats (1974).
- Of Grammatology (traduko, kun kritika enkonduko, de la teksto de Derrida) (1976)
- In Other Worlds: Essays in Cultural Politics (1987).
- Selected Subaltern Studies (eldonita kun Ranajit Guha) (1988)
- The Post-Colonial Critic - Interviews, Strategies, Dialogues (1990)
- Outside in the Teaching Machine (1993).
- The Spivak Reader (1995).
- A Critique of Postcolonial Reason: Towards a History of the Vanishing Present (1999).
- Death of a Discipline (2003).
- Other Asias (2005).
- An Aesthetic Education in the Era of Globalization (2012).
Literaturo redakti
- Imaginary Maps (traduko kun kritika enkonduko de tri historioj de Mahasweta Devi) (1994)
- Breast Stories (traduko kun kritika enkonduko de tri historioj de Mahasweta Devi) (1997)
- Old Women (traduko kun kritika enkonduko de du historioj de Mahasweta Devi) (1999)
- Song for Kali: A Cycle (traduko kun enkonduko al historio de Ramproshad Sen) (2000)
- Chotti Munda and His Arrow (traduko kun kritika enkonduko de romano de Mahasweta Devi) (2002)
- Red Thread (venonta)
Vidu ankaŭ redakti
Referencoj redakti
- ↑ Columbia faculty profile
- ↑ The 2012 Kyoto Prize Laureate. Inamori Foundation. Arkivita el la originalo je 2013-01-20. Alirita 1a Januaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-20. Alirita 2014-02-23.
- ↑ Januaro 2013 List of Padma awardees.
- ↑ Sharp, J.. (2008) “Chapter 6, Can the Subaltern Speak?”, Geographies of Postcolonialism. SAGE Publications.
Bibliografio redakti
- Stephen Morton, Gayatri Spivak: Ethics, Subalternity and the Critique of Postcolonial Reason (Polity, 2007).
- Gayatri Chakravorty Spivak, Donna Landry, kaj Gerald M. MacLean, The Spivak reader: Selected Works (Routledge, 1996).
- Suzana Milevska, "Resistance That Cannot be Recognised as Such: Interview with Gayatri Chakravorty Spivak," n.paradoxa: international feminist art journal, Jan. 2005, vol. 15, pp. 6–12.
Eksteraj ligiloj redakti
- "Righting Wrongs" (kompleta artikolo)
- "'Woman' as Theatre" Arkivigite je 2007-04-16 per la retarkivo Wayback Machine in Radical Philosophy
- Full article: "Can the Subaltern Speak?"
- "In the Gaudy Supermarket" Arkivigite je 2006-12-10 per la retarkivo Wayback Machine – A critical review of A Critique of Post-Colonial Reason: Toward a History of the Vanishing Present de Terry Eagleton ĉe London Review of Books, Majo 1999
- "Exacting Solidarities" Arkivigite je 2009-10-08 per la retarkivo Wayback Machine –
- Glossary of Key Terms in the Work of Spivak
- MLA Journals: PMLA, Vol. 123, No. 1, January 2008
- MLA Journals: PMLA, Vol. 125, No. 4, October 2010
- "An Aesthetic Education in the Era of Globalization"; Gayatri Spivak describes her 2012 collection from Harvard University Press
- "Creating a Stir Wherever she goes" – The New York Times, Februaro 2002