Gaza-urbo

urbo en Gazaa Sektoro

Gaza-urboGazaoGazo (ankaŭ GazatoGaza) (fen.: zzh; arabe غزة Ghazzatu; hebr.: Άzzā, עזה de ŝemid. ğzz, "esti dorna") estas la plej granda urbo en la Gaza-strio, kiu staras ekde 1994 sub administrado de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato. En Gazao troviĝas la administra sidejo de la aŭtonomec-aŭtoritato. Gazao posedas marhavenon ĉe la Mediteraneo kaj flughavenon. Ĝi havas proksimume 273.000 loĝantojn, en la aglomeraĵo vivas 1,1 milionoj da homoj.

Gaza-urbo
urbo • urbego • municipalities of the State of Palestine
Administrado
Poŝtkodo 860
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 590 481  (2017) [+]
Loĝdenso 13 122 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 31′ N, 34° 27′ O (mapo)31.51666666666734.45Koordinatoj: 31° 31′ N, 34° 27′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Gaza-urbo (Palestina aŭtonomio)
Gaza-urbo (Palestina aŭtonomio)
DEC
Gaza-urbo
Gaza-urbo
Situo de Gaza-urbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gaza City [+]
vdr

Geografia situo redakti

La urbo Gazao etendiĝas sur proksimume 46 km², do ampleksas okonon de la Gazaa Sektoro.

Historio redakti

La nuntempa Gazao estas konstruita super la antikva urbo kaj estas kelkfoje nomata unu el la plej malnovaj urboj de la mondo. En la antikveco, Gazao gravis kiel havenurbo inter la kontinentoj (Afriko, Azio kaj Eŭropo). La antikva urbo-tereno etendiĝis kvadrate je 100 ha. Ĝi estis ŝirmata per sia situo sur monteto kaj per urba remparo kun entute kvar pordegoj en la kvar ĉieldirektoj.

De Thutmosis la 3-a ĝis Ramses la 4-a Gazao estis administra sidejo de la egiptoj en Sud-Palestino, ĝis kiam, en la 12-a jarcento a.n.e. estis transprenita de la filistoj dum la tielnomata marpopola invado. Pro sia trafik-strategie favora situo – Gazao estis la finpunkto de la incenso-vojo – ĝi avancis en la 8-a jarcento a.n.e al la plej grava urbo el la kvinopo da polisoj de la filiŝtoj.

En la 8-a kaj 7-a jarcento a.n.e la urbo plurfoje ŝanĝis sian "posedanton". En 734 a.n.e la urbo estis konkerita de la asirianoj sub Tiglat-pileser la 3-a. En 609 a.n.e ĝi refariĝis egiptia, 605/4 ĝi fariĝis parto de la Novbabilonia Regno. En 525 a.n.e. ĝi kontraŭstaris la persan avancon al Egiptio, sed fine tamen estis enigita en la Persan Regnon. Sub la Aĥemenidoj Gazao ĝuis, pro sia graveco por la komerco kun Arabio, plej grandan aŭtonomecon.

Post fino de la Aleksandro-Regno la Diadoĥaj Regnoj de la Ptolemeoj kaj Seleŭkidoj disputis inter si pri Gazao, ĝis kiam ĝi en 200 a.n.e. fine venis en seleŭkida mano. Tiutempe komencis la ekonomia disfalo de la urbo, kiu perdis sian rolon kiel monda komerc-metropolo nelaste al Aleksandrio. De Aleksandro Janeo la urbo estis en la jaro 98 a.n.e. fine komplete detruita.

La romianoj, aparte la prokonsulo Gabinio, denove konstruis Gazaon meze de la 1-a jarcento a.n.e. iomete sude de la antikva urbomonteto. Dum la romia epoko ĝi famis ĉefe pro sia retor-lernejo. Ĝi ne reakiris sian gravecon por komerco. Nur en la 7-a jarcento oni restarigis la komercon kun Mekko – laŭlonge de la incenso-vojo. Post la unua mondmilito ĝi estis – kiel la tuta Gaza-strio, parto de la brita mandato Palestino. 1948 ĝi estis ekokupita de Egiptio, kaj en 1956 Israelo portempe konkeris ĝin sed post tio ĝi estis sub egipta administrado, ĝis kiam, en la sestaga milito, ĝi estis denove okupata de Israelo. Hodiaŭ ĝi estas la centro de la forte priluktata Gaza-strio.


Politiko redakti

Vidu ankaŭ: Palestino, Palestina aŭtonomio, Listo de la urboj en la palestinaj aŭtonomec-teritorioj, Israelo

Urbopartnerecoj redakti

Gazao havas urbopartnerecojn i.a. kun Barcelono (Katalunio, Hispanio), Turino (Italio), Dubajo (UAE) kaj Tromsø (Norvegio).

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Edukado kaj formado redakti

En Gazao ekzistas pluraj universitatoj, ĉe kiuj estas kune enskribitaj 28.500 gestudentoj; inter ili la Universitato al-Azhar kaj la Islama Universitato.

Infrastrukturo redakti

La urbo Gazao disponas pri malgranda flughaveno ĉe la limo de Egiptio, kiu etas tamen, pro la damaĝoj per la bombado fare de Israelo dum la dua intifado kaj pro la praktika aer-dominado de Israelo, ne funkcias.

Konataj civitanoj redakti

Literaturo redakti

  • Martin A. Meyer: History of the city of Gaza, Novjorko 1907. (angle) kj

Eksteraj ligiloj redakti