Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gazeto Andaluzia estas la oficiala publikaĵo de la Asociación Andaluza de Esperanto, alinome Andaluzia Esperanto-Asocio, tamen nun esperantlingve nomata Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, fondita de José Garzón Ruiz en San Fernando (Provinco Kadizo) en 1910. La nuna sidejo estas en Malago kaj la direktoro estas Ángel Arquillos López, dum ĉefredaktoro estas José María Rodríguez Hernández. Ĝi estas presita en papere (urbo Kordovo) kaj estas atingebla ankaŭ rete.[1]

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-12-19. Alirita 2020-04-05.

Eksteraj ligiloj redakti