Gazpromo
rusia gas-produktanta kaj gas-distribua kompanio
Gazpromo (ruse Газпром, Gazprom) estas rusia gas-produktanta kaj gas-distribua kompanio pere de la gasduktoj, plej granda en Rusio kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Ĝi estas la monda gvidkompanio en tiu kampo. Fondita en 1989, jaron antaŭ la kolapso de Sovetunio, ekde 1992 la kompanio estas akcia: iom pli ol duonon de la akcioj laŭdifine posedas la rusia ŝtato, tial fakte la konzerno estas ŝtata. Ĝia ĉefoficejo situas en Moskvo.
Gazpromo | |
---|---|
ruse Газпром, Gazprom | |
![]() | |
Fondita | en 1989 |