Gedeon PETZ [pec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petz Gedeon estis hungara lingvisto, filologo, germanisto, gimnazia kaj universitata instruisto, membro (korespondanta en 1895, ordinara en 1920, honora en 1934) de Hungara Scienca Akademio.

Gedeon Petz
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1863 (1863-11-24)
en Harka
Morto 21-an de decembro 1943 (1943-12-21) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lingvisto • germanisto
vdr

Gedeon Petz [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1863 en Harka. Li mortis la 21-an de decembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gedeon Petz frekventis universitatojn en Budapeŝto, Freiburg, Lejpcigo, Berlino inter 1881 kaj 1887. Post siaj studoj li komence instruis en la luterana gimnazio en Budapeŝto, poste en la universitato. En 1904 li atingis la instruan rangon publika eksterordinara profesoro. En la studjaro 1931 li estis rektoro. Inter 1927-1932 li estis membro en la senato. Li okupiĝis pri la hungara kaj germana lingvoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A magyar hunmonda (1885)
  • Az indogermán hangtan mai állásáról (1893)
  • A hazai idegen nyelvjárásokról (1905)
  • A magyar krónikák német szavainak hangtani és helyesírási sajátságai (1912)
  • Szórványos mássalhangzófejlődés a magyar jövevényszavakban (1927)
  • Zur Geschichte der Erfonchung des ungarländischen Deutschtums (1930, 1931, 1934)

Fontoj redakti