Gedeon Ráday (1872 - 1937)

(Alidirektita el Gedeon Ráday (1872))

Grafo Gedeon RÁDAY [rAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráday Gedeon estis hungara politikisto, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis rádai. Ankaŭ lia samnoma patro Gedeon Ráday (1841) estis ministro.

Gedeon Ráday
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1872 (1872-10-18)
en Peŝto
Morto 22-an de septembro 1937 (1937-09-22) (64-jaraĝa)
en Iklad
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Gedeon Ráday Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Gedeon Ráday estas la 4-a el maldekstro

Gedeon Ráday [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1872 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de septembro 1937 en Iklad.

Biografio

redakti

Gedeon Ráday frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Vieno. Li komencis sian karieron en administrado de Pest-Pilis-Solt-Kiskun, krome li politikadis en la senato. Li edziĝis en 1899, sed li neniam havis idon. Inter 1910-1917 li estis departementestro, poste li soldatiĝis. En 1921 li estis ministro, en la sekva jaro elektita parlamenta deputito.

Fontoj

redakti