La gefratoj

(Alidirektita el Gefratoj)

La Gefratoj [1][2] (germane Die Geschwister) estas komedieto en unu akto de Johann Wolfgang von Goethe.

La Gefratoj
La Gefratoj
La Gefratoj
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro 1889
Urbo Varsovio
Eldoninto Ludoviko Lazaro Zamenhof
Paĝoj 28
vdr

La unua ludado de la dramo estis je 21-a de novembro 1776 en Weimar kun Goethe mem kiel la precipa rolo kun aktoro August von Kotzebue. Ĝi unue estis eldonita germane en 1787.

Esperanta 28-paĝa versio estis ellaborata el la germana de Antoni Grabowski. Zamenhof eldonis ĝin en Varsovio en la jaro 1889. Dua eldono aperis dudek jarojn poste en Chemnitz. La verketo estis la dua literaturaĵo tradukita al Esperanto [3]. Eldonejo Koko el Kopenhago prizorgis trian eldonaĵon en 1967.

Referencoj redakti

  1. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 128.
  2. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4062, paĝo 363
  3. 1934 : Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti