Gejza Josipović, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Josipovich Géza estis kroata-hungara politikisto, ministro, parlamentano. Ankaŭ lia patro Emerik Josipović estis ministro.

Gejza Josipović [1] naskiĝis la 31-an de januaro 1857 en Kroatio en Jalkovec. Li mortis la 20-an de majo 1934 en Habsburga Imperio en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gejza Josipović lernis en Pozsony, Nagykanizsa, fine en Budapeŝto li akiris juran diplomon. En 1878 li partoprenis kiel soldato en okupado de Bosnio, poste li havis postenon en la ministerio. En 1887 li hejmenvenis al la familia bieno, kie li estis elektita kroata parlamentano. Post interrompo li denove elektiĝis en 1896. Ekde la sekva jaro li estis konsilisto de banko. La kroata parlamento elektis lin hungara senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio inter 1906 kaj 1910, denove inter 1912 kaj 1913. Post la 1-a mondmilito li restis en restHungario.

Fontoj redakti