Gelasia sakramentario

Gelasia Sakramentario aŭ Gelasia Sakramentaro (latineְ Sacramentarium Gelasianum) estas antikva liturgia libro kiu entenas latinajn tekstojn por la celebrado de la Eŭkaristio kaj la sakramentoj de tuta la liturgia jaro. Inter la ekzistantaj libroj de la roma liturgia rito, ĝi estas la dua pro antikveco: antaŭas ĝin nur la sakramentario de Verono.

Sacramentarium Gelasianum. Frontospico kaj incipit de la manuskripto de la Vatikana Apostola Biblioteko (VAB).

En neniu de la antikvaj kodeksoj la libro mencias la nomon “Gelasio”, sed estas simple nomata Liber sacramentorum Romanae ecclesiae ("Libro de la sakramentoj de la Roma Eklezio"). Tamen antikva tradicio ligas la libro al papo Gelasio la 1-a, klare bazita sur la atesto de Valafrido Strabo. La sakramentario estis kompilita najbare de Parizo ĉirkaŭ la jaro 750 kaj entenas elementojn kaj de Gaŭla rito kaj de Roma rito, miksita inter si. [1]. La datado de la liturgiaj enhavoj sendependas de tiu de la kodekso (ĉirkaŭ 750): la plej granda parto de tiuj liturgiaj tekstoj atestas la praktikadon de la “miksado” kutimo de la merovidaj tempoj. En 785-786 la reformoj de papo Gregorio la Granda, estis proponitaj al la imperiestro Karolo la Granda iniciate de papo Hadriano la 1-a. La atribuo, neagnoskita, al papo Gelasio regninta du jarcentojn ĉirkaŭ antaŭ ol Kregorio la 1-a, alportis influan gravecon al la enhavoj, kiuj konstituas eminentan dokumenton antaŭ-gregorian.

Jam el la titolo Liber Sacramentorum Romanae Ecclesiae Ordinis Anni Circuli, oni deduktas ke temas pri oficiala libro. La aŭtoro restas nekonata ankaŭ ke ekskludendas ke papo Gelasio la 1-a povus esti la kompilinto de la precipaj formuloj tie kolektitaj. La gelasia sakramentario estas fundamenta dokumento pri katekumenaj kaj baptaj ritoj celebritaj en la karesma periodo per tri "skrutinioj" kaj la konfido de la Evangelioj, de la simbolo, de la Patro nia, kiel ankaŭ per la celebrado de la Paska Tagtrio. Oni trovas, krome, la ritojn de la repacigo de la pentofarantoj kaj de la krisma meso.

Inter la liturgiaj ritaj sistemoj vastiĝintaj en Okcidento antaŭ la 8-a jarcento, la plej gravaj estis la roma rito, adoptita en grandparto de Italio sude la Lombardujo kaj la gaŭla rito uzita en grandparto de la restanta Eŭropo, sed nek en Hispanio nek en la Britaj Insuloj. Antaŭ ol 700 la influo de la roma sakramentario estis jam modifinta la gaŭlan riton. La miksiĝo de la ritoj kiu troviĝis en la gelasia sakramentario estis forlasita kiam Karolo la Granda petis de la papo Hadriano la 1-a sendon de kopio de aŭtenta roma ritaro uzota en la tuta Sankta romia imperio. En 785-786 la papo sendis hadrianan sakramentarion, version de la gregoria sakramentario jam uzitan ĉe la roma eklezio, adaptitan al karolinda imperio.

La gelasia sakramentario estas dividita en tri partoj, kiel kutimis ĝis la gregoria reformo, koresondaj al liturgia jaro kiu konsistis en la dimanĉaj mesoj kaj la festoj, preĝoj, ritoj kaj benoj ĉe la bapta fonto paskoperiode kaj okaze de konsekro de la oleoj, kaj preĝoj por la dediĉo de preĝejoj kaj por la konsekro de la helpantaj virinoj.

La parto temporala de la liturgio (nome la eroj kultantaj la “misterojn” de Kristo) estas separita el la sanktoralo (kiu kultas la “misterojn” de la sanktuloj en la tempo). Kontraŭe de la Verona sakramentario, kiu sekvas la monatojn de la jaro, la Gelasia estas strukturita laŭ la liturgia jaro. Elemento tiu kiu permesas establi la kompilan tempon. [2]Ankoraŭ ne aperas la preĝoj por la Advento; epoke de la kompilado de la Gelasia, fakte, tiu periodo de la liturgia jaro ne jam estis strukturita en la formoj kaj enhavoj kiel oni spertas hodiaŭ.

Kodeksoj entenantaj la gelasian sakramentarion redakti

La dokumento aperas en diversaj manuskriptoj, kies la plej antikva reiras al 8-a jarcento kaj estas konservita en la Vatikana Apostola Biblioteko. Ĝi estis akirita de la biblioteko de la reĝino Kristino el Svedio (fakte ĝi estas katalogita kiel “MS Reginensis 316). La manuskripto prezentas la plej elstaran ekzemplon de miniatura kodekso de la merovida epoko kaj montras sintezon de la stilemoj de la malfrua antikveco kun motivoj de barbaraj kompareblaj al la insula arto de Anglio kaj Irlando

La gelasia sakramentario estis publikigita en 1680 iniciate de Jozefo Maria Tomasi.

 
Unua paĝo de Sacramentarium Gellonense (Nacia Biblioteko de Francio BNF) Lat. 12048).

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-03-15. Alirita 2013-09-03.
  2. La unua redakto povas ligiĝi tute certe al la 4-a jarcento

Bibliografio redakti

  • Alfio Massimo Martelli, Sacramentario gelasiano, Cod.Vat.Reg.Lat.316: Primo testimone completo dell'esperimento della Liturgia Romana nella Gallia Precarolingia, Vita Trentina Editrice, Trento 2003
  • Antoine Chavasse. Le sacramentaire gélasien (Vaticanus Reginensis 316) : sacramentaire presbytéral en usage dans les titres romains au VIIe siècle, Strasbourg, 1958.
  • Henry Austin Wilson, ed., The Gelasian Sacramentary: Liber Sacramentorum Romanae Ecclesiae. Oxonii: Clarendon Press, 1894

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti