Gelasius DOBNER (naskiĝis la 30-an de majo 1719 - mortis la 24-an de majo 1790) estis ĉeĥa historiisto, pianisto, laŭdevene praga germano, kies atenton altiris la ĉeĥa historio.

Gelasius Dobner
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1719 (1719-05-30)
en Prago
Morto 24-an de majo 1790 (1790-05-24) (70-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Okupo
Okupo historiistoverkisto • romkatolika sacerdoto • kronikisto
vdr

Li kritike analizis la Kronikon ĉeĥan de Václav Hájek kaj tiamaniere starigis fundamentojn de la moderna ĉeĥa historia scienco. Li pruvis, ke Hájek multon elpensis kaj kvankam li ne dubis pri la patriotismaj intencoj de la kritikata aŭtoro, tamen li postulis, ke la historiisto serĉu veron, eĉ kiam ĝi ne estas agrabla.

Li eldonis plurajn antikvajn verkojn de la ĉeĥa latinlingva literaturo, ekz. Kristianon, kvankam li opniis ĝin falsaĵo el postaj jarcentoj.

En 1769 Dobner fondis sciencan asocion, kiu iĝis en 1784 la bohema akademio de sciencoj.

Verkoj redakti

  • Monumenta historica Bohemiae nusquam antehac edita (Bohemiaj historiaj memoraĵoj, neniam antaŭe eldonitaj, 1764-1785)
  • Wenceslai Hagek a Liboczan Annales Bohemorum (Bohema kroniko de Venceslao Hajek, 1761-1786, 6 volumoj)