La rivereto Gelbach estas kune kun sia fontrojo Aubach 39,7 km[1] longa dekstra alfluanto de la rivero Lahn en la suda parto de la germana metmontaro Westerwald. Ĝi havas akvokolektan areon de 221,2 km²[1] und durchfließt den südlichen Rand des Westerwaldkreises sowie den Rhein-Lahn-Kreis. La rojo ekestas en Montabaur per la kunfluo de Aubach kaj Stadtbach. Ĝi enfluas apud Obernhof en la riveron Lahn. Tie ĝi transportas avaraĝe 2,46 m³/s da akvo.

Gelbbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 39,7 km
Fluo
Fonto kunfluado de Aubach kaj Stadtbach en Montabaur
- Alteco super marnivelo 210 m
Enfluejo apud Obernhof en la rivero Lahn
- Alteco 90 m
Geografio
vdr

La pejzaĝe pitoreska malsupra parto de la rivero formas kune kun lla malsupraj valoj de la alfluantoj Bornbach (de maldekstre) kaj Seelbaches (de dekstre) la naturregiono Gelbachtal ( valo de la Gelbbach).

En Weinähr, proksime al la enbŭejo, oni kultivas vitojn.

Lokoj redakti

Ĉe la rivereto situas la urbo Montabaur kaj rivermalsupren sekvas la lokoj Wirzenborn, Bladernheim, Reckenthal, Sespenroth (ĝis 1853 vilaĝokaj nun ne plu loĝata) kaj Ettersdorf. Sekvas Isselbach, Giershausen (al Isselbach), Kirchähr, Dies (al Gackenbach) kaj Weinähr.

Apudrivera sedimentado redakti

La apudrivera lomo de la Gelbach kaj ĝiaj alfluantoj sedimentiĝis grandparte en la mezepoko. Ĝi estis la sekvo de la senarbarigado kaj kultivado dela agroj. Ankaŭ la minejoj en la regiono havis verŝajne certab influon [2].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland-Pfalz Arkivigite je 2018-10-18 per la retarkivo Wayback Machine (→ Gewässernetz)
  2. Stolz , C. (2011): Budgeting of soil erosion from floodplain sediments of the central Rhenish Slate Mts. (Westerwald), Germany. The Holocene 21, 3, 499-510. [1] Arkivigite je 2012-07-12 per Archive.today