Gemer (distrikto Revúca)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gemer

Gemer, hungare Sajógömör estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Gemer
hungare: Sajógömör, germane: Gemersburg
municipo
Oficiala nomo: Gemer
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Revúca
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Rivero Slaná
Situo Gemer
 - alteco 181 m s. m.
 - koordinatoj 48° 27′ 00″ N 20° 19′ 00″ O / 48.45000 °N, 20.31667 °O / 48.45000; 20.31667 (mapo)
Areo 17,972834 km² (1 797,28 ha)
Loĝantaro 822 (31.12.2010)
Denseco 45,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1198
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 982 01
Telefona antaŭkodo +421 58
Aŭtokodoj RA
NUTS 514721
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Gemer
Retpaĝo: www.gemer.net
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Gemer situas sub monto 327 m alta, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo kaj fervojo Rožňava-Tornaľa preteriras. La lasta troviĝas 3 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La komunumo estis unue menciita en la jaro 1198 en formo "Gomur". La fortikaĵo, - kiu estis unue reĝa departementejo, - en la 11-a jarcento konstruiĝis. En la 14-a jarcento Gömör iĝis kampurbo, kiun la husanoj okupis en la 1440-aj jaroj. En 1460 armeo de Matiaso la 1-a reokupis ĝin. La fortikaĵo ne partoprenis en la kontraŭturkaj bataloj. En 1828 oni nombris 136 domojn kaj 1001 homojn, kiuj okupiĝis pri tabako, vinkulturo kaj aliaj kreskaĵoj. En 1853 incendio okazis. En 1910 loĝis en Sajógömör 1267 da homoj, (1248 hungaroj, 13 slovakoj, 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj el Rumanio. En 2001 loĝis en Gemer 810 homoj, (673 hungaroj, 93 slovakoj, 42 ciganoj).

Jam en la jaro 1616 ĉi tie estis latina lernejo, en la 18-a jarcento aliĝis hungara pli supera lernejo kaj en la 19-a jarcento evangelia gimnazio, en kiu studis pluraj klasikuloj de slovaka literaturo kaj reprezentantoj de slovaka inteligentularo (Janko Matúška, Pavel Jozef Šafárik, Janko Kráľ, Ján Kalinčiak, Samo Chalupka kaj pluaj). La municipon famigis ankaŭ violistino Czinka Panna.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumo redakti

Famuloj redakti