Gemologia Instituto de Usono

La Gemologia Instituto de Usono, aŭ oficiale en la angla Gemological Institute of America, GIA, estas neprofitcela instituto dediĉita al la esplorado kaj edukado en la fako de gemologio kaj artoj de juveloj.[1] Fondita en 1931, la misio de GIA estis protekti ĉiujn aĉetantojn kaj vendistojn de juveloj starigante kaj retenante la normigojn uzitajn por pritaksi la kvaliton de juveloj. La instituto faras tion pere de servoj de esplorado, juvelidentigado kaj diamantoklasigo kaj varion de edukaj programoj. Pere de sia tutmonde fama biblioteko kaj fakuloj pri diversaj temoj, GIA agadas kiel rimedo por informado pri gemoj kaj juveloj por komerco, kaj publikaj kaj tutmonde amasinformiloj.[2]

Gemologia Instituto de Usono
privata neprofitcela lernejo • esplora institucio
Komenco 1931 vd
Lando(j) Usono vd
Situo Carlsbad
Adreso 5345 Armada Dr, Carlsbad, CA, 92008
Poŝtkodo 92008
Retejo Oficiala retejo
vdr

En 1953 GIA disvolvigis sian Internacian Diamantklasigan Sistemon kaj la Kvar K-oj (klingotranĉado, klareco, koloro, kaj karatpezo) kiel normigo por kompari kaj pritaksi la kvaliton de diamantoj.[3]

Nuntempe, la instituto havas sidejon en Carlsbad (Kalifornio) kaj funkcias en 13 landoj, kun 11 kampusoj, 9 laboratorioj kaj 4 esplorcentroj tutmonde.

Notoj redakti

  1. "About GIA". GIA. Alirita la 23an de Novembro 2018.
  2. "Colored Diamonds Shine at GIA's GemFest in Tokyo". Diamonds.net. Alirita la 23an de Novembro 2018.
  3. "Colored Diamonds Shine at GIA's GemFest in Tokyo".