Gempenach
Gempenach | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Gempenach | |
Lernejo de Gempenach | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Lagodistrikto |
Koordinatoj | 46° 56′ 26″ N 7° 11′ 54″ O / 46.94056 °N, 7.19833 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 26″ N 7° 11′ 54″ O / 46.94056 °N, 7.19833 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 286 |
Areo | 1,69 km² |
Alteco | 501 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3215 |
Komunumkodo | 2260 |
![]() | |
Mapo de Gempenach | |
Pri la komunumo
redaktiGempenach (en la franca lingvo Champagny) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
redaktiGempenach situas proksimume 10 kilometrojn oriente de la urbo Morato en la friburga lagodistrikto, proksimume 25 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno. En oriento la limon de la komunumo formas la rojo Bibern, alfluanto de Broye. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Gempenach la norda parto de la vilaĝeto Chäppelimatt kaj kelkaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,69 km², de kiuj 18,3% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Gempenach limas en nordo al Ried ĉe Kerzers, en oriento al Ferenbalm (BE), en sudo al Ulmiz, kaj en okcidento al Büchslen.
Trafiko
redaktiTra Gempenach pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo en Kerzers. Per poŝtaŭto de Düdingen al Kerzers kaj buslinio de Gümmenen al Morato la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Gempenach datiĝas el la jaro 962 kiel Chempinacho.[2] Estis trovita sur la teritorio de la komunumo tombokampo el la La-Tène-epoko. Gempenach apartenis al la Senjorujo Morato kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Gempenach estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Teksto pri la historio de Gempenach en la retejo de la komunumo Arkivigite je 2012-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Ursula Birchler: Gempenach en Historia Leksikono de Svislando (2006-11-28)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Gempenach Arkivigite je 2019-07-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Gempenach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Vilaĝeniro de Gempenach
-
Vilaĝa strato
-
Chäppelimatt