Gencianaloj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gencianaloj
Gentiana dinarica
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: gencianaloj Gentianales
Juss. ex Bercht. & J.Presl [1]
genciano Gentiana
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La gencianaloj (latine Gentianales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 5 familiojn, pli ol 1000 genrojn kaj ĉirkaŭ 21 200 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas genciano[3].

Гельземий вечнозелёный Ботаническая иллюстрация из книги Köhler’s Medizinal-Pflanzen, 1887
Botanika ilustraĵo fare de Köhler Medizinal-Pflanzen, 1887

Inter la bone konataj membroj de tiu ordo estas kafo, gardenio, aŭ genciano.

TaksonomioRedakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (16 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

La Angiosperma Filogeneza Grupo (angle Angiosperm Phylogeny Group, mallonge AFG), proponas la samajn 5 familiojn.

La pli malnova sistemo de Cronquist havas, aldone, la familiojn Saccifoliaceae, Asclepiadaceae kaj reciacoj (Retziaceae), kaj ne havas Gelsemiaceae (kiun Cronquist klasifikas kiel parton de loganiacoj). Laŭ AFG, Saccifoliaceae estas parto de gencianacoj; Asclepiadaceae estas parto de apocinacoj; kaj reciacoj fakte apartenas al la familio stilbacoj en la ordo lamialoj.

Vidu ankaŭRedakti





ReferencojRedakti