Gene Krupa

(Alidirektita el Gene KRUPA)

Gene KRUPA (naskita la 15-an de januaro 1909 en Ĉikago, Ilinojo; mortinta la 16-an de oktobro 1973 en Yonkers, Nov-Jorkio) estis fama kaj influa usona ĵaza muzikisto (tamburisto).

Gene Krupa
Persona informo
Naskonomo Eugene Bertram Krupa
Naskiĝo 15-an de januaro 1909 (1909-01-15)
en Ĉikago
Morto 16-an de oktobro 1973 (1973-10-16) (64-jaraĝa)
en Yonkers
Mortokialo leŭkemio
Tombo Holy Cross Cemetery and Mausoleums
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Saint Joseph's College • Bowen High School
Okupo
Okupo drumisto • bandestrodirigentokomponisto • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo redakti

 
Gene Krup en 1946

Krupa ekludis meze de la 1920-aj jaroj kun bandoj en Viskonsino. Li transloĝiĝis al Nov-Jorkio en 1929 kaj laboris kun la bando de Red Nichols. En 1934, li aliĝis al la bando de Benny Goodman; ĉi tiu posteno famigis lin en tuta Usono.

Krupa havis sian propran bandon de 1938 ĝis 1943. Tiam li realiĝis al la bando de Goodman kaj poste al la bando de Jimmy Dorsey. Ambaŭ postenojn li tenis mallonge. Post kelkaj monatoj li formis novan grandan bandon. Ĉi tiu nova bando estis unu de la plej grandaj bandoj de la epoko. Ĝi enhavis iom temp al tempo 40 muzikistojn. Le malrapide malkreskis la bandon kaj el 1951 li gvidis trion aũ kvarteton. KRUPA aperas regulare sur la Jazz At the Philharmonic radiaj programoj.

Krupa emeritigis en la malfruaj 1960-aj jaroj. Li frekvente ludis en publiko ĝis mallonge pri lia morto el leũkemio.

Influo redakti

La primara influo de Krupa ekis en la 1930-aj jaroj kun lia kunlaborado kun la Slingerland tambura kompanio. Li jam faris historion en 1927 kiam li faris sonbendon kun bastambura pedalo. Li estis la unua uzi tia kiel pedalo por rekordanta. KRUPA eldonis lian tamburan metodon (instrulibro) en 1938 kaj ĝi tuj estiĝis la norma teksto.

Lia influo normigis la kombinaĵon de 8 x 12 cola kaj 9 x 13 cola pendanta tomoj multanta sur la bastamburo. Li ankaŭ disvolvigis kaj popularigis multajn cimbalajn teknikojn kiuj ĝis normoj. Kun Armand Zildjian (Avedis Zildjian Kompanio), Krupa disvolviĝis la altĉapela stativo kaj normigis la nomojn kaj uzadojn de multoj specialaj cimbaloj.

Eksteraj ligiloj redakti