Gene Sedric, fakte Eugene Hall Sedric, (* 17-an de junio 1907 en Sankta-Luiso; † 3-an de aprilo 1963 en Novjorko) estis usona tenorsaksofonisto kaj klarnetisto.

Gene Sedric
Gene Sedric, Danny Settle, Slick Jones, Mary Lou Williams kaj Lincoln Mills, prezentado en The Place, Novjorko, proks. julion de 1946. Foto de William P. Gottlieb
Gene Sedric, Danny Settle, Slick Jones, Mary Lou Williams kaj Lincoln Mills, prezentado en The Place, Novjorko, proks. julion de 1946.
Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskonomo Eugene Hall Sedric
Naskiĝo 17-an de junio 1907 (1907-06-17)
en Sankta Luiso
Morto 3-an de aprilo 1963 (1963-04-03) (55-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • saksofonisto • ĵazmuzikisto • komponisto
vdr
Sam Wooding kaj sia orkestro en 1925 je Berlino, Gene Sedric (el la starantoj la dua ekde maldekstre)

Li estis filo de la ragtimopianisto Paul „Can Can“ Sedric. Antaŭ ol li komencis labori en 1934 ĉe Fats Waller, li jam estis pasiginta jam etan muzikistan karieron, ludis en la bando de Charlie Creath (1922), en la plezurŝipo-bandoj de Fate Marable kaj Dewey Jackson, poste en la bandegoj de Sam Wooding (1923 ĝis 1934) kaj Fletcher Henderson. En 1938 unuafoje ekestis sonregistraĵoj je propra nomo; en 1943 li havis propran bandon; en la 1940-aj jaroj li laboris ankaŭ kun Jimmy McPartland, Bobby Hackett kaj Phil Moore. En la 1950-aj jaroj li laboris i.a. kun Mezz Mezzrow (1953 en Francujo, kie li surdiskigis por diskeldonejo Swing) kaj Conrad Janis.

Sedric validis kiel majstro de granda sono kaj estis klarnetinstruisto de Woody Allen.

Disko redakti

  • Gene Sedric 1938–1947 (Classics)

Literaturo redakti