Genealogy estas armena superbando en kiu membras kantistoj de la armena diasporo disvastigita tra la tuta mondo post la armena genocido en 1915. Tiu ĉi grupo reprezentos Armenion en la Eŭrovido-Kantokonkurso kun la kanto "Face the shadow" (Fronte al la ombro), komence nomata "Don't deny" (Ne neu). Kvin el la kantistoj reprezentas unu el la kvin kontinentoj, plus Inga kiu loĝas en Armenio kaj kiu jam reprezentis Armenion kun sia fratino Anuŝ en la jaro 2009, atingante la dekan pozicion. La kreado de tiu ĉi grupo celas simboli la unuiĝon inter ĉiuj armenoj el la mondo.

Genealogy 2015

Eksteraj ligiloj redakti