Generacio de Kolumbanoj

(Alidirektita el Generacio de kolumbanoj)

Generacio de Kolumbanoj (ankaŭ: generacio de tempestotempo kaj de apokalipso plenumita; pole Pokolenie Kolumbów) estis nomo de la generacio de polaj junaj poetoj kaj literaturistoj, naskitaj ĉirkaŭ la jaro 1920, por kiuj enirperiodo al plenkreskeco koincidis kun la 2-a mondmilito. Ĝuste la milito estis travivaĵo, kiu formigis ilian konscion kaj identecon en la plej alta grado.

La generacio aktive partoprenis en la rezista movado kontraŭ la germana okupacio kaj en la Ribelo de Varsovio. La nomo devenas de la titolo de la libro de Roman Bratny Kolumbowie. Rocznik 20 (Kolumbanoj. 1920-aj jaroj). Reprezentantoj de tiu ĉi generacio estis trapenetritaj de katastrofismo. La milita realeco ne permesis al ili ĝui junecon, feliĉon, amon kaj aliajn valorojn. Anstataŭ pasiveco ili elektis aktivan batalon kontraŭ la okupanto.

Multaj noveloj kaj filmoj aperis priskribantaj eksperiencoj de membroj de tiu generacio.

Karakterizaj temoj kaj motivoj:

  • Krizo de valoroj
  • Falo de homdigno
  • Eksento de historia katastrofo
  • Retroviĝo de la homo en tiutempa mondo plena de krueleco, morto kaj senkondiĉeco

La reprezentantoj de la generacio de Kolumbanoj: