Geografio (Strabono)

Tiu ĉi artikolo temas pri la enciklopedio de Strabono, titolita Γεωγραφικά, Geografika. Estas pluraj aliaj verkaĵoj, kiuj titoliĝas laŭ simila vorto, kies literumo minimume diferencas laŭ diversaj lingvoj: interalie ekzistas rokmuzika albumo de 2000 el Nov-Zelando, angle titolata Geographica, kaj franclingva revuo, titolata Géographica.

La verkaĵo Geografio (origine en la antikva greka: Γεωγραφικά, Geografika, en traduko al la latina Geographica aŭ pli longe Rerum Geographicarum, "pri la temoj geografiaj") estas enciklopedio de geografia scio, konsistanta el 17 'libroj', origine skribita en la antikva greka fare de Strabono, edukita grekdevena civitano de la Romia imperio. La laboro de ĝia verkado ne komenciĝis antaŭ la jaro 20 antaŭ nia erao. Unua eldono estis publikigita en la jaro 7 antaŭ nia erao sekvita per interspaco, rekomenco de redakta laboro kaj fina eldono plej malfreu en la jaro 23 de nia erao, en la lasta vivjaro de Strabono. Strabono probable samtempe prilaboris siajn enciklopediojn Geografio kaj Historio (kiu bedaŭrinde ne konserviĝis), kaj sekve ankaŭ la enciklopedio Geografio enhavas konsiderindan kvanton de historiaj datumoj. Krom partoj de libro 7, la kompleta verkaĵo Geografio estas konata.

Γεωγραφικά
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Strabono
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro traktaĵo
Loko de rakonto Roma regno
vdr
titolpaĝo de la latinlingva eldono de la hugenota humanisto Isaac Casaubon el 1620. La paĝnumeroj prefiksitaj per C estas nuntempe uzataj kiel norma teksta referenco. Ekzistas sume 840 paĝoj.
mapo de la mondo konata en la Romia imperio laŭ interpreto de Strabono