Geoparko estas markigo por geologie valorajn teritoriojn, kiu estas en kunlaborado kun lokaj loĝantoj kaj organizaĵoj (ŝtataj, neprofitaj kaj privataj) evoluigantaj aktivecoj por subteni regionon kaj subteni vizitindecon kaj klerecon. Ne temas do pri nur pure geosciencaj projektoj, sed tiuj ofte ludas dominan rolon. Apud geologiaj objektoj kaj aperaĵoj estas gravaj ankaŭ pluaj interesaĵoj, kiel estas kulturaj kaj ekologiaj fenomenoj, arkeologiaj kaj historiaj memorindaĵoj.

Geoparko Copper Coast en graflando Waterford en Irlando

UNESCO Global Geoparks, GGN (Tutmondaj Geoparkoj de UNESKO) estas monda retejo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo subtenanta geoparkojn. Multaj naciaj kaj aliaj lokaj geoparkoj ankaŭ ekzistas kaj ne estas inkludataj en la GGN.

La 195 membroŝtatoj de Unesko ratifis la kreadon de nova marko, la Tutmondaj Geoparkoj de Unesko, en la 17-a de novembro 2015.