Georg Friedrich Benecke

Georg Friedrich BENECKE (naskiĝinta la 10-an de junio 1762 en Mönchsroth, mortinta la 21-an de aprilo 1844 en Göttingen) estis germana germanisto pri malnovgermanlingvaĵoj aparte.

Georg Friedrich Benecke
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1762 (1762-06-10)
en Mönchsroth
Morto 21-an de aŭgusto 1844 (1844-08-21) (82-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Elektoprinclando BavarioReĝlando BavarioGermanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo lingvistobibliotekisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

En la jaro 1814 Benecke fariĝis orda profesoro ĉe la Universitato de Göttingen kaj en 1815 malsupra ĉefbibliotekisto samloke. Ĉemorte li estis jam supra ĉefbibliotekisto universitata.

Liaj studoj ĉefe ampleksis la malnovgermanan kaj la anglan literaturojn. De li originas la unuaj sciencaj eldonitaĵoj de malnovgermanaj tekstoj. Benecke estis kaj perfekta interpretisto de mezaltgermanaj poetoj kaj elstara leksikografo.

Ekde 1828 li redaktis kun Heeren la fakgazeton »Göttinger gelehrten Anzeigen«. Liaj postlasitaj preparlaboraĵoj je kolekto da mezaltgermanaj vortaroj bone uzitis fare de W. Müller kaj Zarncke ĉe »Mittelhochdeutsches Wörterbuch« (Leipzig 1854–66, 4 partoj).

La verkon »Briefe aus der Frühzeit der deutschen Philologie an Georg Friedrich Benecke« eldonis R. Baier (Leipzig 1901). Unu lia disĉiplo estis August Heinrich Hoffmann von Fallersleben.

Verkoj (elekto) redakti

  • »Beiträge zur Kenntnis der altdeutschen Sprache und Literatur« (Göttingen 1810–32, 2 vol.)
  • Bonerius' »Edelstein« (Berlino 1816),
  • »Wigalois von Wirnt von Gravenberch« (Berlino 1819)
  • »Iwein von Hartmann von der Aue« (kun Lachmann, Berlino 1827)
  • »Wörterbuch zu Hartmanns Iwein« (Göttingen 1833)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, p. 624, kio legeblas tie ĉi interrete.