Georg Friedrich Grotefend

Georg Friedrich GROTEFEND (naskiĝinta la 9-an de junio 1775 en Münden, mortinta la 15-an de decembro 1853 en Hanovro) estis germana filologo kaj esploristo de la antikveco.

Georg Friedrich Grotefend
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1775 (1775-06-09)
en Hannoversch Münden
Morto 15-an de decembro 1853 (1853-12-15) (78-jaraĝa)
en Hanovro
Tombo Gartenfriedhof
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Reĝlando Hanovro
Alma mater Universitato de Göttingen • Lessing-Gymnasium
Familio
Infano Karl Ludwig Grotefend
Okupo
Okupo lingvisto • assyriologist • klasikisto • instruisto
vdr

Vivo redakti

Studinte ekde 1795 en Göttingen li iĝis en 1797 kunlaboranto ĉe la tiuloka gimnazio kaj en 1803 vicrektoro. En 1806 li estis dua lernejestro en Frankfurto ĉe Majno kaj inter 1821 kaj 1849 gimnaziestro en Hanovro. Al li oni ĉefe dankas la deĉifradon de la malnovpersa kojnoskribo.

Post kiam li jam en 1802 estis prezentinta la unuajn provojn siajn al la Akademio de Göttingen li liveris kompletan eksplikon en aneksitaĵo al la verko de Heeren »Ideen über Politik«, volumo 1 (Göttingen 1815). Tute malgrava estas kio publikigitis de li poste parte sur la sama kampo parte rilate la italika lingvaro.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 8. Leipzig 1907, p. 430 (interrete ĉi tie)

Eksteraj ligiloj redakti