Georg Melchior Kraus

Georg Melchior KRAUS (naskiĝinta la 26-an de julio 1737 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 5-an de novembro 1806 en Vajmaro) estis germana artisto. Li estis disĉiplo de Johann Heinrich Tischbein la malpli juna, pentristo, pedagogo kaj entreprenisto inter kies amikaro nombriĝis Johann Wolfgang von Goethe. Li ankaŭ rangis inter la kaj konataj kaj popularaj germanaj kreintoj de vidaj artoj el la 18a jarcento.

Georg Melchior Kraus
Memportreto. 1774/75.
Memportreto. 1774/75.
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1737 (1737-07-26)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 5-an de novembro 1806 (1806-11-05) (69-jara)
en Vajmaro
Tombo Jacobsfriedhof Weimar
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

La sesa infano el naŭ (kvin de liaj gefratoj mortis ankoraŭ antaŭ la atingo de la unua naskiĝtago) venis el familio de gastejestroj (gepatroj: Cornelia kaj Johann Georg; la restoracio nomiĝis Zur weißen Schlangen en Sandgasse-strateto). Georg Melchior estis 9-jaraĝa kiam la patro edziĝis denove post la frua edzina morto.

Inter 1759 kaj 1762 la kortega pentristo Johann Heinrich Tischbein en Kaselo (ĉe la kortego de landgrafo Frederiko la 2-a (Hesio-Kaselo)) trejnis la talentiton en la propra ateliero. En novembro 1762 Kraus vojaĝis plukleriĝonte Parizon por renkonti la tiam plej gravan kuprogravuriston Johann Georg Wille. Samloke Kraus ankaŭ havis kontaktojn kun la ĝenropentristo Jean-Baptiste Greuze. En Parizo Kraus titoliĝis peintre de genre familier de S.A.S. le prince Evêque de Wirsbourg.

Je la fino de 1766 li revenis Frankfurton kie li unue laboris kiel privata desegno-instruisto kaj ĝenropentradlerniganto. Siajn kontaktojn al Franclando li tute ne ĉesigis kaj tiel eksplikeblas ke en 1776 dum ekspozicio en la pariza plezurejo Colisée li menciitis kiel ĝenropentrista majstro. En Frankfurto li ankaŭ instruis artistajn aferojn al Sophie von La Roche, Friedrich Heinrich Jacobi kaj - Goethe. En petskribitaĵo adresita al la urba konsilantaro (2.4.1767) li vane klopodis restarigon de pentrista akademio. Sekvis kelkaj jaroj, dum kiuj li altiriĝis al diversaj mecenatoj kaj komisiantoj; ĉiam denove li revenis Frankfurton. Danke al la perado de la pariza kunstudinto Jacob Matthias Schmutzer li vokitis en 1768 kiel ekstera membro al la Akademio kuprogravurista (Freye Kaiserl. Königl. Kupferstecher-Akademie) al Vieno. En somero 1770 li vojaĝis por la daŭro de unu kaj duona jaroj al Svislando, poste restadlokoj liaj ŝanĝiĝis; li troviĝis ankaŭ en Erfurto kio ekkgravis por la resto de la vivo.

 
La Unukornula kaverno en la harca regiono, desegnaĵo de Kraus ĉ. el la jaro 1784-a

Pro ke en Erfurto Kraus ekkonatiĝis en 1773 kun la elstaruloj Christoph Martin Wieland kaj Friedrich Justin Bertuch, kiuj peris kontaktojn kun la kortego vajmara. Post diversaj mallongaj restadoj Kraus definitive translokiĝis en 1775 al Vajmaro. Interrompite de kelkaj etaj vojaĝoj lia restado tie estis ĝismorte. Lia iĝis amiko de Bertuch, kiu tiam estis sekreta sekretario kaj ministro pri financoj de la juna duko Karlo Aŭgusto. Kraus kaj Bertuch kune publicis en 1774 en Vajmaro manifeston pri la nepro de libera desegnadlernej-starigo (Entwurf einer mit wenigen Mitteln hier zu errichtenden freien Zeichenschule). En 1775 li informis dum kurta vizito de la naskiĝurbo Frankfurto Goeton pri la favoraj kondiĉoj vajmaraj; tio okazis ankoraŭ antaŭ ties invitiĝo oficiala fare de lia duka moŝto veni Vajmaron. Karlo Aŭgusto ĉiukaze tuj ĉe la komenco de sia regado ordonis la starigon de tia speciala lernejo artista, sekurigis la financadon kaj nomumis Kraus la unua direktoro. Kraus estris tie ĝismorte. Krom li instruadis surloke i.a. la skulptisto Martin Gottlieb Klauer kaj la pentristoj Konrad Horny kaj Johann Ernst Heinsius. En 1784 Kraus akompanis Goeton dum ties tria vojaĝo al Harco (inter la 8a kaj la 14a de aŭgusto) por dokumentadi desegne geologiajn studojn.

En 1786 eldonis Kraus kaj la ege engaĝiĝema eldonisto Johann Friedrich Justin Bertuch, kiu posedis ankaŭ fabrikon pri floraĵoj kaj galanterioj, la gazeton Journal des Lŭus und der Moden, kies numerojn ilustris Kraus per belaj kaj parte koloraj kuprogravuraĵoj. De tempo al tempo helpis tiulaborege ankaŭ aliaj anoj de la artista lernejo. Malferme kaj lerte ambaŭ sukcese popularigis la gazeton ankaŭ ekstere de Germanujo. Temis pri vera furoraĵo ĵurnalisma tiutempa.

 
La tomboŝtono por Kraus sur la tombejo de la Preĝejo Sankta Jakobo (Weimar)

Entuziasmiĝinte per la sukceso Bertuch ekigis en 1790 la pretigon de Bildlibro por infanoj (Bilderbuch für Kinder) kun imagoj de Kraus kaj ties disĉiploj. Ĝenerale influaj rondoj vajmaraj tre ŝatis Kraus.[1] Dum la vintra semestro 1781/82 Goeto prelegis pri anatomio kie li ankaŭ laŭdis Kraus-on.[2] Goethe ofte kunprenis lin dum interesaj vojaĝoj tra Turingio, Harco aŭ al Majenco. Tie Kraus skizigis la bildon Sieĝon de Majenco en 1793 kiu pendas nuntempe en la Landa muzeo. En 1806, post la venko de Napoleono en la Batalo de Jena–Auerstedt, francaj soldatoj marodis en Vajmaro kaj ŝtelrompis la domon de Krause. La vunditan pentriston gastigis ĉe si la amiko Bertuch kaj zorge flegadis lin. Sed Kraus postvivis vundojn siajn nur je kelkaj semajnoj. Lia tombo estas sur la Jakobo-tombejo.

GalerioRedakti

VerkojRedakti

  • ABC des Zeichners, von G. M. Kraus, Herzogl. S. W. Rath und Director der herzogl. Freien Zeichenschule in Weimar. 5a eldono. Vajmaro 1810.
  • Aussichten und Parthien des Herzogl. Parks bey Weimar. Hrsg. von Ernst-Gerhard Güse und Margarete Oppel. Vajmaro 2006, ISBN 3-7443-0137-0

LiteraturoRedakti

  • Ernst Beutler: Georg Melchior Kraus. En: E. Beutler: Essays um Goethe. Bremen 1957, p. 417–443.
  • Lionel von DonopKraus, Georg Melchior. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 17, Duncker & Humblot, Leipzig 1883, S. 72 f.
  • Birgit Knorr: Georg Melchior Kraus (1737–1806). Maler – Pädagoge – Unternehmer. Biographie und Werkverzeichnis. Dissertation, Universität Jena 2003 (teksto surrete)
  • Christina Kröll: Kraus, Georg Melchior. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 12, Duncker & Humblot, Berlin 1980, ISBN 3-428-00193-1, S. 686 (Digitalisat).
  • Fritz Kühnlenz: Der Maler – Georg Melchior Kraus. In: Ders.: Weimarer Porträts. Männer und Frauen um Goethe und Schiller. Rudolstadt 1961, p. 347–360.
  • Gisold Lammel: Georg Melchior Kraus – Bildchronist im Weimar der Aufklärung und Klassik. En: G. Lammel: Tagträume. Bilder im Lichte der Aufklärung. Amsterdam 1993, p. 185 kaj 193.
  • Christine Meissner, Markus Meissner: In der Freiheit der Berge – Auf Goethes Spuren im Harz. Weimar 1989.
  • Konrad Paul: Die ersten hundert Jahre 1774–1873. Zur Geschichte der Weimarer Mal- und Zeichenschule. Weimar 1996.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Kp. la emocian opinion de Felix Pischel: Jung und alt, Hof und Bürgerschaft, Räte, Dichter und Adel, Pagen und ihre Erzieher saßen hier nebeneinander, Eltern lernten zugleich mit ihren Kindern.
  2. Er selbst war der angenehmste Gesellschafter; gleichmütige Heiterkeit begleitete ihn durchaus; dienstfertig ohne Demut, gehalten ohne Stolz, fand er sich überall zu Hause.