Georg Ohm
Georg Simon OHM (naskita je la 16-a de marto 1789 en Erlangen, mortinta je la 6-a de julio 1854 en Munkeno) estis germana natursciencisto.
Georg Ohm | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Georg Simon Ohm | |||||
Naskonomo | Georg Simon Ohm | ||||
Naskiĝo | 16-an de marto 1789 en Erlangen, princlando Bayreuth, ![]() | ||||
Morto | 6-an de julio 1854 (65-jara) en Munkeno, ![]() | ||||
Tombo | Alter Südfriedhof [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Loĝloko | princlando Bayreuth [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario [#] | ||||
Alma mater | Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo [#] | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Martin Ohm [#] | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • matematikisto • universitata instruisto [#] | ||||
Laborkampo | fiziko [#] | ||||
Aktiva en | Munkeno • Kolonjo [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Karl Christian von Langsdorf [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Leĝo de Omo [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
KarieroRedakti
Li instruis matematikon kaj fizikon en la politekniko de Nurenbergo; dum siaj lastaj vivojaroj li estis profesoro pri eksperimenta fiziko en Munkeno.
En 1821 li eltrovis, ke la kurento en elektra konduktilo estas proporcia al la almetita tensio. La proporcieca konstanto estas la elektra rezistanco de la konduktilo. Tiun leĝon oni nomis laŭ li, same la SI-unuon de rezistanco, la omon.
Ohm laboris ankaŭ pri akustiko kaj evoluigis la teorion de puraj sinusecaj kaj kunmetitaj tonoj.
La faka altlernejo de Nurenbergo alprenis la nomon de Ohm.
Eksteraj ligilojRedakti
- http://kitap.hakikatkitabevi.com/cgi-bin/cgi.exe/rehber/query=!28vold+!7C+volt!29+/doc/{@68383 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- http://gallica.bnf.fr/scripts/ConsultationTout.exe?E=0&O=N095177
- http://www.apfelweibla.de/ohm_biographie.htm
- Georg-Simon-Ohm-Fachhochschule Nürnberg (faka altlernejo de Nurenbergo)