George Biddell Airy

Sir George Biddell AIRY, prezidanto de la RSL (/ˈɛəri/; 27a de julio 1801 – 2a de januaro 1892) estis angla matematikisto kaj astronomo, Reĝa Astronomo el 1835 ĝis 1881. Liaj multaj atingoj inkludas verkojn pri planedaj orbitoj, mezurante la averaĝan densecon de la Tero, metodo de solvado de du-dimensiaj problemoj en mekaniko de solidoj, en sia rolo kiel Reĝa Astronomo, establante Greenwich kiel loko de la unuaranga meridiano. Lia reputacio estis makulita per akuzoj ke, spite sian neagadon, Britio perdis la oportunon unuarangi en la malkovro de Neptuno.

George Biddell Airy
George Biddell Airy.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1801 (1801-07-27)
en Alnwick
Morto 2-an de januaro 1892 (1892-01-02) (90-jara)
en Greenwich
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Colchester Royal Grammar School • Trinity College
Okupo
Okupo matematikisto • astronomofizikisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Kelka ideo de sia aktiveco kiel verkisto pri matematikaj kaj fizikaj temoj dum tiuj fruaj jaroj povas esti arigitaj el la fakto ke antaŭ sia nomumo kiel profesoro, li estis kontribuinta al ne malpli ol tri gravaj memorverkoj por Philosophical Transactions of the Royal Society, kaj ok por la Kembriĝa Filozofia Societo. En la Kembriĝa Observatorio Airy tuj montris sian povon de organizado. La nura teleskopo en la instalaĵo kiam li ekzorgis prie estis la transitinstrumento, kaj al tio li arde dediĉis sin. Per la adopto de regula laborsistemo, kaj zorga plano de limigo, li kapablis ĝisdatigi siajn observojn, kaj publikigis ilin ĉiujare akurate por surprizigo de siaj samtempuloj.

La verkoj de Airy dum tiu tempo estas dividita inter matematika fiziko kaj astronomio. La unue menciitaj temas ĉefe pri aferoj rilataj al demandoj pri la teorio de lumo elirantaj el liaj profesoraj legadoj, inter kiuj estis speciale menciita lia artikolo On the Diffraction of an Object-Glass with Circular Aperture, kaj lia formulado de la kompleta teorio de la ĉielarko. En 1831 la Medalo Copley de la Reĝa Societo estis al li atribuita pro tiuj esploroj. El liaj astronomiaj verkoj dum tiu periodo la plej gravaj estas lia esplorado pri la maso de Jupitero, lia informo al la Brita Scienca Asocio pri la progreso de astronomio dum la 19a jarcento, kaj lia verko On an Inequality of Long Period in the Motions of the Earth and Venus (Pri longperioda malegaleco de la movoj de Tero kaj Venuso).[1]

Unu el la sekcioj de tiu informo estis dediĉita al "A Comparison of the Progress of Astronomy in England with that in other Countries" (Komparo de la progreso de astronomio en Anglio kun tiu de aliaj landoj), tre malavantaĝa por Anglio. Tiu plendo fakte estis poste sufiĉe forigita per siaj propraj laboroj.[2]

NotojRedakti

  1. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Airy, Sir George Biddell". Encyclopædia Britannica. 1 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 445–447.
  2. Chisholm 1911, p. 446.