George Bidwell

brita verkisto, loĝinta en Pollando

George Chandos Bidwell (naskiĝis la 3-an de majo 1905 en Reading, mortis la 20-an de junio 1989 en Varsovio) estis brita verkisto, specialiĝanta en beletrigaj biografioj kaj historiaj romanoj, loĝinta en Pollando.

George Bidwell
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1905 (1905-01-01)
en Reading
Morto 1-an de januaro 1989 (1989-01-01) (84-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo tombejo Osobowicki / Oswitz
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Biografio redakti

Filo de Arthur kaj Sybilia Onley. Lia plena antaŭnomo kaj nomo en momento de la naskiĝo estis: Schandos George Bidwell. Post frekvento al lernejoj, en 1922 komencis labori en la gazeto „Reading Standard”. Du jarojn poste forlasis la laboron translokiĝante al Barclay Bank, ankaŭ en Reading, kie laboris ĝis 1939.

Decembre 1939 volontule soldatiĝis. Post du jaroj jam estis kapitano. Post kampanjo en Afriko en 1943 li eklaboris en British Council, angla kultura institucio. Kiel ties direktoro li post la dua mondmilito en 1946 alvenis al Pollando.

En 1948 edziĝis al ĵurnalistino kaj tradukistino Anna Krystyna Wirszyłło akceptante polan civitanecon. Ili havis du infanojn. Ilia filino Anna Sybilla kiel sciencistino okupiĝas pri historio de Eŭropa Unio kaj Britio.

En la jaroj 1948-1956 gesinjoroj Bidwell loĝis en Varsovio, poste laŭvice en Radiówek (1956-1960), Przesieka ĉe la piedoj de Gigantmontaro (1961-1968), Nasławice apud Sobótka (1968-1972) kaj denove en Varsovio kaj Piastów (1972-1989).

Multe da informoj pri lia vivo oni povas trovi en lia aŭtobiografio Ani chwili nudy (Sen tedo) (Eldonejo Śląsk, 1976).

Verkado redakti

Bidwell specialiĝis aparte pri historio de Anglio kaj Britio. Liaj anglalingvaj verkoj estis tradukataj de la edzino, kiu mem tradukis Henry Fielding. En Pollando li estis tre populara.

Pollingve eldoniĝis redakti

  • Wybrałem Polskę (Mi elektis Pollandon), eldonejo Książka i Wiedza Varsovio 1950.
  • Od Aldershot do El Alamein (De Aldershot ĝis El Alamein), eldonejo Czytelnik Varsovio 1954.
  • Szekspir w cieniu, Szkice literackie (Ŝekspiro en la ombro. Literaturaj skizoj), eldonejo Wydawnictwo Literackie, 1954.
  • Sylwetki pisarzy angielskich w XIX wieku, Szkice literackie (Siluetoj de la anglaj verkistoj de la 19-a jarcento. Literaturaj skizoj), eldonejo Czytelnik, Warszawa, 1955.
  • Świt nad Afryką (Tagiĝo super Afriko), eldonejo Wiedza Powszechna (Komuna Scio) Varsovio, 1955.
  • Szlakiem karawan (Laŭ itinero de karavanoj), eldonejo Wiedza Powszechna (Komuna Scio) Varsovio 1956, 1957.
  • Pół wieku literatury angielskiej (Duonjarcento de la angla literaturo), eldonejo Wydawnictwo Literackie Krakovo, 1957.
  • Livingstone, eldonejo Sport i Turystyka Varsovio, 1958.
  • U kolebki angielskiego realizmu (Ĉe lulilo de angla realismo), eldonejo Wiedza Powszechna (Komuna Scio) Varsovio 1960.
  • Na podbój skarbów Bengalu (Konkerado de la trezoroj de Bengalio), eldonejo Nasza Księgarnia Varsovio 1960.
  • Z kapitanem Cookiem przez Pacyfik (Kun kapitano Cook tra la Pacifiko), Wydawnictwo Morskie (Mara Eldonejo) Gdansko, 1961.
  • Iris odkrywa Polskę (Iris malkovras Pollandon), eldonejo Wiedza Powszechna (Komuna Scio) Varsovio 1962.
  • Walter Scott, eldonejo Wiedza Powszechna (Komuna Scio) Varsovio 1963.
  • W służbie Wielkiego Chana, Marko Polo (En servo de Granda Ĥano; Marko Polo), eldonejo Wiedza Powszechna (Komuna Scio) Varsovio, 1966.
  • Korsarz Admirałem (Korsaro admiralo; Francis Drake), Wydawnictwo Morskie (Mara Eldonejo) Gdansko, 1967.
  • Irlandia (Irlando), eldonejo Wiedza Powszechna (Komuna Scio) Varsovio 1970.
  • Bunt długich spódnic (Ribelo de longaj jupoj; Emmeline Pankhurst)), 1972.
  • Cudzą krwią (Per fremda sango; Charles Edward Stuart)), 1973, 1978.
  • Zdobywca Indii (Konkerinto de Barato; Robert Clive) , 1976.
  • Rycerz króla Artura (Kavaliro de la reĝo Arturo; Henriko la 5-a), 1977.
  • Hebanowe ładunki. William Wilberforce i brytyjski handel niewolnikami (Ebonaj enlasaĵoj. William Wilberforce kaj la brita sklav-komerco), eldonejo Ossolineum, Vroclavo, Varsovio, Krakovo, Gdansko 1978.
  • Król Diamentów (Reĝo de diamantoj; Cecil Rhodes), 1979.
  • Zdobywca Anglii (Konkerinto de Anglio; Vilhelmo la 1-a), 1980.
  • Pirat królowej (Pirato de la reĝino; Francis Drake), 1982.
  • Lwie Serce (Leona Koro; Rikardo la 1-a), 1983.
  • Admirał i kochanek (Admiralo kaj amanto; Horatio Nelson), 1989.

Eksteraj ligiloj redakti