George Boole

angla matematikisto

George BOOLE [ĝorĝ bu:l], esperantigata kiel Georgo Buleo (naskiĝis la 2-an de novembro 1815 en Lincoln, Lincolnshire, Anglio, kaj mortis la 8-an de decembro 1864 en Ballintemple, Irlando) estis brita aŭtodidakta matematikisto kaj filozofo.

George Boole
Persona informo
George Boole
Naskiĝo 2-an de novembro 1815 (1815-11-02)
en Lincoln
Morto 8-an de decembro 1864 (1864-12-08) (49-jaraĝa)
en Ballintemple
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Cork vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Edz(in)o Mary Everest Boole vd
Infanoj Ethel Lilian Voynich • Alicia Boole Stott • Mary Boole Hinton • Margaret Boole Taylor • Lucy Everest Boole vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofo • logikisto • komputosciencisto vd
Laborkampo matematika logiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
G. Boole

Buleo formulis la bulean algebron, poste nomitan laŭ li, kiu formaligas logikajn deduktojn.

Laŭ li oni nomis ankaŭ ver-valoran bulean datumtipon en pluraj programadlingvoj, ekz. bool en Algol 68 kaj C++, kaj boolean en Java.

Buleon, pro lia laboro, honoris per medalo la Reĝa Societo kaj li ricevis profesorecon ĉe la Reĝina Kolegio en Cork, Irlando, kie li instruis ĝis sia morto. Li mortis, nur 49-jara, pro la sekvoj de malvarmumo.

George Boole estis edzo de Mary Everest kaj havis kvin filinojn. La lasta Etelo famiĝis poste kiel verkistino Ethel Lilian Voynich.

Verkoj redakti

  • The Mathematical Analysis of Logic (La Matematika Analizo de la Logiko) (1847)
  • An Investigation of the Laws of Thought, on Which are founded the Mathematical Theories of Logic and Probabilities (Investigacio pri la Leĝoj de la Penso, en kiu troviĝas la Matematikaj Teorioj pri Logiko kaj Probablokalkulo)(1854)
  • Treatise of Differential Equations (1859)
  • Treatise of the Calculus of Finite Differences (1860)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti