Georgo Dandin

(Alidirektita el George Dandin)

Georgo Dandin [1] (fr: George Dandin ou Le Mari Confondu) estas 3-akta komedio de Moliero, verkita en 1668 por prezentado kun baledo de Jean-Baptiste Lully.

Georgo Dandin
Georgo Dandin
Georgo Dandin
Aŭtoro Molière
Eldonjaro 1908
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 51
vdr

Enhavo redakti

La protagonisto Georgo Dandin [danden] estas tipo de naivulo (riĉa kamparano edziĝinta al nobelino), suferanta pro tio, ke lia malprudenta deziro plenumiĝis.

Lia frazo «Vi ĝin volis, vi ĝin volis, Georgo Dandin, vi ĝin volis!» (la lasta sceno de la akto 1-a) proverbiĝis en la franca kaj kelkaj aliaj lingvoj.

La Esperanto-traduko redakti

La Esperantigon el la franca realigis L.L. Zamenhof. La traduko estas publikigita 51-paĝe en 1908 en Parizo ĉe Hachette. La dua eldono aperis en la jaro 1924, la tria en 1930.

  Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Recenzoj redakti

 
 Molière estas malfacile tradukebla. Oni povas bedaŭri ke Zamenhof ne sekvis la principon ke la tradukinto devas esti de la sama patra lingvo kiel la aŭtoro. 
— 1909(1964), Historio de Esperanto I, paĝo 283
 
 En kelkaj lokoj, spertulo en lingvaj demandoj penus alimaniere esperantigi pensnuancojn, sed ĝenerale oni devas konfesi, ke Zamenhof tradukis precize kaj ĉefe ĉiam tre kompreneble. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 124

Prezento de katalunaj aktoroj estis planita por la Deka Kongreso en Parizo 1914, sed supozeble ne okazis pro la milito.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4014, paĝo 360

Eksteraj ligiloj redakti