George Duvivier

usona muzikisto

George Duvivier (* 17-an de aŭgusto 1920 en Novjorko; † 11-an de julio 1985 samloke) estis usona ĵazmuzikisto (kontrabaso, aranĝado).

George Duvivier
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1920 (1920-08-17)
en Nov-Jorko
Morto 11-an de julio 1985 (1985-07-11) (64-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Usono
Alma mater DeWitt Clinton High School
Familio
Patrino Ismay Duvivier
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • komponisto
vdr

Duvivier lernis junaĝe violonon kaj bazaĵojn de kompozicio. Li ludis jam ekde 1937 en Royal Baron Orchestra. Poste li muzikis en 1941 ĉe Coleman Hawkins kaj ĝis 1942 ĉe Lucky Millinder. Ekde 1943 ĝis 1945 li devis militservi kaj araranĝis dume por Jimmy Lunceford, ĉe kiu li laboris, ĝis kiam li en 1947 transiris al Sy Oliver. Dum la fruaj 1950-aj jaroj li laboris kiel akompanisto de kantistinoj kiel Nellie Lutcher, Pearl Bailey, Billy Eckstine kaj Lena Horne, laboris tamen ankaŭ ĉe Terry Gibbs kaj ĝis 1956 ĉe Bud Powell samkiel por Herbie Nichols („Love, Gloom, Cash, Love“, 1957) kaj por Eubie Blake (1959). Dum la fruaj 1960-aj jaroj li muzikis ĉe Oliver Nelson, Eric Dolphy kaj Mal Waldron, prezentis tamen ankaŭ ĉe diversaj ĵazfestivaloj en Usono kaj Eŭropo. La nombro de liaj surdiskigoj estas ne-superrigardebla - krom Ray Brown li verŝajne estis la entute plej laborigita muzikisto sur sia instrumento. Lia sento de harmonio kaj de tempo – nepra por ĵazo – estis proverba.

Eksteraj ligiloj redakti