George Elmer PATAKI (naskita la 24-an de junio 1945) estas usona advokato kaj Respublikana politikisto, kiu servis kiel la 53a ŝtatestro de Novjorkio (1995-2006). Li venkis kontraŭ la antaŭa oficanto, Mario Cuomo, kadre de la t.n. Respublikana Revolucio de 1994.

George Pataki
Persona informo
George Pataki
Naskonomo George Elmer Pataki
Naskiĝo 24-an de junio 1945 (1945-06-24) (78-jaraĝa)
en Peekskill
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Yale • Columbia Law School • Peekskill High School • Pierson College vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo George Pataki
Familio
Patro Louis P. Pataki vd
Edz(in)o Libby Pataki vd
Infanoj Allison Pataki vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Laborkampo limigo de armiloj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Avo de Pataki estis malriĉa hungara elmigrinto en la frua 20-a jarcento. Por gardi la hungarajn radikojn Pataki ricevis 2 hungarajn ŝtatajn premiojn.

Antaŭ estri Novjorkion, Pataki elektiĝis kiel urbestro de Peekskill (1981-84), sekve kiel membro de la malsupra (1985-1992) kaj poste de la supra (1993-1994) ĉambroj de la novjorkia parlamento.

La 28-an de majo 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la respublikana nomumo por la prezidenteco de Usono en la balotado de 2016[1]. La 29-an de decembro 2015, Pataki retiris sian prezidentan kandidatecon[2].

Referencoj redakti

  • La artikolo estas koncizegigita versio de la anglalingva vikipediero.