George Washington De Long[1] (22a de aŭgusto 184431a de oktobro 1881) estis oficiro kaj esploristo de la Usona mararmeo.

George W. De Long
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1844 (1844-08-22)
en Novjorko
Morto 31-an de oktobro 1881 (1881-10-31) (37-jaraĝa)
en Yakutsk Oblast
Tombo Woodlawn Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Usona Mararmea Akademio
Familio
Edz(in)o Emma Wotton De Long
Okupo
Okupo esploristo • mararmea oficiro
vdr

En 1879, sponsorita de James Gordon Bennett, Jr., posedanto de la gazeto New York Herald, kaj sub kontrolo de la Usona mararmeo, Leŭtenanto Komandanto De Long navigis el San Francisco, Kalifornio, per la ŝipo Jeannette kun plano trovi rapidan vojon al la Norda Poluso tra la Beringa Markolo.[2]

Krom kolekti sciencan informon kaj animalajn specimenojn, De Long malkovris kaj postulis tri insulojn (nome Insuloj De Long) por Usono en la somero de 1881.[2]

La ŝipo kaptiĝis en glaciejo ĉe Ĉukĉa Maro nordoriente de Vrangela Insulo en Septembro de 1879. Li estis forportita nordokcidenten ĝis li vrakis en la glacimaro la 12an de Junio 1881 en la Orientsiberia Maro. De Long kaj siaj ekspedicianoj trairis la glacimaron por atingi Siberion pelante tri malgrandajn boatojn. Post atingi malferman akvon la 11an de Septembro ili separiĝis kaj unu boato, komandita de oficiro Charles W. Chipp, perdiĝis; neniu spuro el ili estis iam trovita. La boato de De Long atingis teron, sed nur du homoj forsenditaj por helpo survivis. La tria boato, sub estro de ĉefinĝeniero George W. Melville, atingis la delton de la rivero Leno kaj estis savita.[2]

Tombo de George Washington De Long

De Long mortiĝis pro malsatego ĉe Matvay Hut, Jakutio, Siberio. Melville revenis kelkajn monatojn poste kaj trovis la korpojn de De Long kaj de liaj samboatanoj. Entute, la katastrofa vojaĝo prenis la vivojn de dudek ekspedicianoj, same kiel de aldonaj homoj perditaj dum la serĉoperacioj.[2]

Bibliografio redakti

  • George W. De Long, The voyage of the Jeannette : the ship and ice journals of George W. De Long, lieutenant-commander U.S.N. and commander of the Polar expedition of 1879-1881, eldonita de lia vidvino, Mrs. Emma J. (Wotton) De Long (1883)
  • John Muir, The cruise of the Corwin : journal of the Arctic expedition of 1881 in search of De Long and the Jeanette (Houghton Mifflin Co., 1917)
  • Emma Wotton De Long, Explorer's Wife, enkonduko de Vilhjalmur Stefansson, (New York: Dodd, Mead & Company, 1938)
  • Leonard F. Guttridge, Icebound: The Jeannette Expedition's Quest for the North Pole (Annapolis, MD: Naval Institute Press, 1986) ISBN 0-87021-330-X.
  • Michael Robinson, The Coldest Crucible: Arctic Exploration and American Culture (Chicago, 2006)
  • John Wilson Danenhower, The Narrative of the Jeannette (Boston, 1882)
  • Melville, In the Lena Delta (Boston, 1885)
  • Edward Ellsberg, Hell on Ice: the Saga of the Jeannette (New York: Dodd, Mead, and Company, 1938)
  • Hampton Sides, In the Kingdom of Ice: The Grand and Terrible Polar Voyage of the U.S.S. Jeannette (New York, Doubleday, 2014)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. DeLong estas ebla alternativa literumado de la nomo; tamen, tiu alternativo ne estis uzita de liaj biografiistoj (kiaj lia vidvino Emma, Guttridge, Melville, Robinson, Ellsberg, Muir..., same kiel la Britannica kaj multaj aliaj verkitaj fontoj kiaj Annual Reports of the Secretary of the Navy, 1880-1884) nek de Vilhjalmur Stefansson.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Sides, Hampton. (2014) In the Kingdom of Ice: The Grand and Terrible Polar Voyage of the U.S.S. Jeannette. Doubleday.