Georges-Charles de Heeckeren d'Anthès

Barono Georges-Charles de Heeckeren d'Anthès (naskiĝis la 5-an de februaro 1812 en Kolmaro; mortis la 2-an de novembro 1895) estis franca armea oficiro kaj politikisto. Li estas memorita pro mortigado de Aleksandro Puŝkin en duelo. D’Anteo laŭdire havis amaferon kun la edzino de Puŝkin, nome Natalja Puŝkin. Pro la duelo li estis ekzilita for de Rusujo.

Georges-Charles de Heeckeren d'Anthès
Persona informo
Naskonomo Georges Charles d’Anthès
Naskiĝo 5-an de februaro 1812 (1812-02-05)
en Colmar
Morto 2-an de novembro 1895 (1895-11-02) (83-jaraĝa)
en Soultz-Haut-Rhin
Tombo Soultz-Haut-Rhin
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée CondorcetMilita speciala lernejo Saint-Cyr
Familio
Patro Joseph-Conrad d'Anthès
Patrino Maria Anna Louise von Hatzfeldt
Frat(in)o Alphonse Lothaire d'Anthès
Edz(in)o Jekaterina Goncharova
Infanoj Mathilde-Eugénie de Heeckeren • Léonie Charlotte de Heeckeren d'Anthès
Okupo
Okupo politikistodiplomatomilitisto • bretteur
vdr

La duelo redakti

 
Georges d'Anthès.

Vintre 1837 Puŝkin akre konfliktis kun Georges d'Anthès. Fakte jam aŭtune 1836, Puŝkin falis en pli kaj pli grandaj ŝuldoj, dum devis fronti skandalajn onidirojn, ke lia edzino estas en amafero. La 4a de Novembro li sendis dueldefion al Georges d'Anthès, konata ankaŭ kiel Dantes-Gekkern. Jacob van Heeckeren tot Enghuizen, adopta patro de d'Anthès, petis prokraston de la duelo, kaj kun helpo de amikoj de la poeto, okazis nuligo de la duelo. La 17an de Novembro d'Anthès faris edziĝproponon al la fratino de Natalja Gonĉarova – nome Ekaterina Gonĉarova. Tiu geedzeco ne solvis la konflikton. Georges d'Anthès plue persekutis Natalja Gonĉarova publike, kaj onidiroj ke d'Anthès estis edziĝinta al la fratino de Natalja ĝuste por savi ŝian reputacion circuliĝis. La 26an de Januaro (7a de Februaro en la Gregoria kalendaro) de 1837, Puŝkin sendis "tre insultan leteron" al Gekkern. La nura ebla respondo al tiu letero povis esti dueldefio, kion Puŝkin sciis. Puŝkin ricevis la formalan dueldefion pere de sia bofratino, Ekaterina Gekkerna, aprobita de d'Anthès, kaj samtage pere de la ataŝeo de la Franca Ambasadejo, Vicgrafo d'Archiac.

Puŝkin petis al Arthur Magenis, tiam ataŝeo de la Ĝenarala Konsulejo de Britio en Sankt-Peterburgo, esti lia duelhelpanto. Magenis ne akceptis formale, sed la 26an de Januaro (7a de Februaro), aliris al la Vicgrafo d'Archiac por klopodi repacigon; tamen, d'Archiac malakceptis paroli kun li, ĉar li ne estis oficiale la duelhelpanto de Puŝkin. Magenis, nekapabla trovi Puŝkin vespere, sendis al li leteron pere de mesaĝisto je la 2a nokto-matene, malakceptante esti lia duelhelpanto ĉar la eblo repaciĝi estis fuŝita, kaj la tradicia unua tasko de la duelhelpanto estis klopodi repacigon.

La pistolduelo kun d'Anthès okazis la 27an de Januaro (8a de Februaro) ĉe la Ĉjornaja rivero (Nigra rivero), sen ĉeesto de duelhelpanto por Puŝkin. La duelo estis de tipo konata kiel barierduelo. Tiu estis koincide kun la sama formo de duelo kiel tiu priskribita en Eŭgeno Onegin. La reguloj de tiu tipo diktis, ke la duelistoj startu je interkonsentita distanco. Post la startosignalo, ili piediru unu al la alia, mallongigante la distancon. Ili povis pafi je ajna momento kiam ili deziras, sed la duelisto kiu la unua pafu devas resti stare kaj atendi, ke la alia pafu siaplezure. D'Anthès pafis la unua, draste vundante Puŝkin-on; la kuglo eniris en lia ripo kaj penetris la ventron. D'Anthès estis nur malgrave vundita en la dekstra brako per la pafo de Puŝkin. Du tagojn poste, nome la 29a de Januaro (10a de Februaro) je la 14:45, Puŝkin mortis pro peritoneito.