Georges-Jean Arnaud

franca verkisto

George-Jean ARNAUD ([ĵorĵ jã arNO]; naskiĝis la 3-an de julio 1928 en Saint-Gilles-du-Gard, mortis la 26-an de aprilo 2020) estis franca verkisto. Li estas unu el la plej produktema franca verkisto: lia verko, skribita sub multaj pseŭdonimoj nombras pli de 400 tekstoj en la fakoj de la krimliteraturo, spionliteraturo, erotiko, historiaj romanoj, fantasto, aventuro, sciencfikcio kaj regionaj romanoj, pri Kamargo (lia naskiĝloko) kaj aliaj regionoj.

Georges-Jean Arnaud
Persona informo
Naskonomo Georges Arnaud
Naskiĝo 3-an de julio 1928 (1928-07-03)
en Saint-Gilles-du-Gard
Morto 26-an de aprilo 2020 (2020-04-26) (91-jaraĝa)
en La Londe-les-Maures
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • sciencfikcia verkisto • filma scenaristo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • detektiva fikcio • sciencfikcio • historical prose literature • vojaĝa literaturo • kina scenverkado • detektiva literaturo • sciencfikcia literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li verkis sian unuan romanon "Ne Tirez pas sur l'Inspecteur" (Ne pafu al la inspektoro) en 1951, rekompensita de la premio Quai des Orfèvres en 1952.

Tiam, estis alia fama verkisto nomata Georges Arnaud (de sia vera nomo Henri Girard). Lia eldonisto konsilis lin preni pseŭdonimon por eviti konfuzon. Li elektis "Saint-Gilles", sia naskiĝurbo. Poste, li prenos multe da aliaj: Georges Murey, Ugo Solenza, Gil Darcy, Georges Ramos, Frédéric Mado, Gino Arnoldi, Serge Sovac, David Kyne, Pierre Rabeau, Laure de Sevestan, Lilas Marny, Osman Walter, Armand de Chevilly, Manuel Matias...

Lia plej konata verko estas la serio de sciencfikcio "La Compagnie des glaces" (La kompanio de la glacioj) kiu estas adaptata en bildliteraturo.

Li ricevis multenombrajn literaturpremiojn de sia komenco; inter kiuj:

Verkoj redakti

Kelkaj rimarkindaj verkoj:

  • La Compagnie des glaces (La Kompanio de la glacioj): felietono en 62 volumoj, plus du sekvoj de entute 35 volumoj.
  • Chronique de la Grande Séparation (kroniko pri la Granda Disigo): 4 romanoj de sciencfikcio.
  • Marion: felietono historia kaj erotika en 15 volumoj sub la pseŭdonimo de Ugo Solenza.
  • Le Commandeur (La Komandoro): serio da spionromanoj.
  • La serio Luc Ferran: serio da spionromanoj sub la pseŭdonimo de Gil Darcy.

Eksteraj ligiloj redakti