Georges Eekhoud

belga verkisto

Georges Eekhoud (naskiĝis en Antverpeno la 27-an de majo 1854, mortis la 29-an de majo 1927 en Schaarbeek) estis belga verkisto, kiu, kvankam denaske flandra, ricevis franclingvan instruadon, same kiel la samtempaj verkistoj Maurice Maeterlinck, Émile Verhaeren kaj Georges Rodenbach. Li ĉefe skribis france, ĉar en tiu periodo la franclingva literaturo estis pli prestiĝa ol la nederlandlingva. Pro ekonomiaj kialoj li tamen ankaŭ verkis popularajn romanojn en la nederlanda lingvo.

Georges Eekhoud
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1854 (1854-05-27)
en Antverpeno
Morto 29-an de majo 1927 (1927-05-29) (73-jaraĝa)
en Schaarbeek,  Belgio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Subskribo Georges Eekhoud
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • poeto vd
Laborkampo belga literaturo vd
Verkado
Verkoj Escal Vigor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Georges Eekhoud

Kelkaj liaj verkoj redakti

  • Myrtes et Cyprès, 1877
  • Kermesses, 1881
  • Kees Doorik, 1883
  • la Nouvelle Carthage, 1888
  • Mes Communions, 1894
  • Voyous de Velours, 1904-1926
  • La danse macabre du Pont de Lucerne, 1920
  • Dernières Kermesses, 1920
  • Magrice en Flandre ou le Buisson des Mendiants, 1928

En Esperanto aperis redakti