Georges Palante
Georges Palante (Georgo Palanto) naskiĝinta la 20-an de novembro 1862 kaj mortinta la 5-an de aŭgusto 1925, estis franca filozofo.
Georges Palante | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Georges Palante | ||
Naskiĝo | 20-an de novembro 1862 en Saint-Laurent-Blangy | |
Morto | 5-an de aŭgusto 1925 (62-jaraĝa) en Hillion | |
Mortis pro | Sinmortigo vd | |
Tombo | cimetière d'Hillion (rue de l'Hôtellerie) (fr) vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Gimnazio Louis-le-Grand Universitato de Parizo agrégation de philosophie (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo verkisto sociologo vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Naskiĝinte en la departemento Kaleza markolo, li estas licenciita pri beletro kaj agregaciita pri filozofio. Li instruis en la liceo de San Briego dum siaj 27 lastaj jaroj. Samtempe, li verkis sian filozofian verkon, publikante artikolojn en revuoj (li mastrumis, dum 13 jaroj, la filozofian kronikon en Mercure de France...) kaj eseojn.
Li estis individuisto kaj admiris Nietzsche, kaj li tre frue interesiĝis pri la verko de Freŭdo.
Georges Palante mortigis sin, pro kaŭzoj ne vere konataj, sed li suferis pro akromegalio: grava degenera malsano, kiu ne estis kuracebla en tiu epoko, kaj kiu pli kaj pli dolorigis lian vivon.