Georges Warnier

franca administranto de komercaj societoj kaj esperantisto

Georges WARNIER [varnje'] (naskiĝis la 5-an de oktobro 1884 en Parizo, mortis en septembro 1953 pro aŭtomobila akcidento) estis franca esperantisto kaj administranto de komercaj societoj.

Georges Warnier
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1884 (1884-10-05)
Morto 31-an de aŭgusto 1953 (1953-08-31) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 9191
vdr

Warnier estis agema membro de Rotary-Club. Li esperantistiĝis en 1903 kaj de tiu momento ne ĉesis propagandi per ĉiuj rimedoj. En 1906 li fondis la „Librejon de Esperanto“. De 1906 ĝis 1913 li gvidis multajn kursojn. Li estis sekretario de la 10-a Universala Kongreso en Parizo 1914. Li estis prezidanto de la Pariza grupo de 1924. Li prezidis la Lokan Komitaton de la 24-a Universala Kongreso en Parizo 1932, kaj tiun kongreson li sukcesigis malgraŭ gravegaj malfacilaĵoj.

Malavare li en 1928 fondis kun Ernest Archdeacon la Domon de l' Esperanto, kiu subtenis ĉiujn praktikajn formojn de propagando en Francio, kaj kies vicprezidanto li estis. Li disvastigis Esperanton ĉe la Rotarianoj. Li estis membro de la Konsilantaro de la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto; li efike helpis al enkonduko de tiu ĉi instrumetodo en Francio, kaj al ĝia sukceso.

Li estis unu el la plej agemaj francaj propagandistoj, precipe en komercistaj medioj. Krom artikoloj, li verkis kun Gabriel Chavet:

Georges Warnier estis ofta gasto de la kabaredo "Tri koboldoj".

Recenzoj redakti

 
 Kvankam en la nuna tempo jam ekzistas diversaj vortaroj pri Esperanto, mi ne hezitas rekomendi tiun de S-roj Chavet kaj Warnier, kiel plenan, praktikan kaj samtempe malmultekostan.

La libro de S-ro Chavet kaj Warnier, enhavas ĉe sia fino liston da propraj nomoj, konforme kun la laboroj de la speciala komisio de la Lingva Komitato. Jen tre ŝatinda ennovigo.

Mi tutkore deziras al la aŭtoroj bonan debiton (sic). 
— Belga Esperantisto n028 (feb 1911)
Antaŭe:Prezidanto de la Unuiĝo Esperantista FrancaPoste:
Pierre Petit19481951Henri Philippe